Marianna Auenbrugger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marianna Auenbrugger
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1759 (1759-07-19)
en Vieno
Morto 25-an de aŭgusto 1782 (1782-08-25) (23-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo komponistopianisto
vdr
Ode De si piacevoli’, especiale komponita kaj dediĉita al la memoro de Marianna Auenbrugger

Marianna AUENBRUGGER (naskiĝis la 19-an de julio 1759 – mortis la 25-an de aŭgusto 1782) estis virtuoza aŭstra pianisto kaj komponistino, aktiva en la lasta parto de la 18-a jarcento. La vivo kaj kariero de Marianna estis tro mallongaj, sed malgraŭ tio, ŝi estis tre admirata kaj laŭdata de tiuj, kiuj konis ŝin kaj ŝian arton.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 91 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Marianna naskiĝis en Vieno, kaj estis baptita en la preĝejo de Sankta Stefano; ŝi estis filino de la grava kuracisto Leopold Auenbrugger, inventinto de la fizika diagnozo, kaj lia edzino Anna von Priestersberg.

Ŝia infanaĝo tute ne estis facila, ŝi estis malforta kaj kun malbona sano, eĉ verŝajne ankaŭ ŝi estis handikapita. Tamen la junulino dediĉis sin al siaj studoj ekde la momento en kiu ŝia patro decidis, ke liaj filinoj, Marianna kaj ŝia fratino Katharina, ĝuu ampleksan kaj muzike riĉan edukadon. Ili lernis la latinan, la grekan kaj ricevis muziklecionojn sub la gvido de gravaj instruistoj.

Marianna estis studento sub la fama komponisto Antonio Salieri, por kies opero ‘La kamentubisto’ (Der Rauchfangkehrer) la patro skribis libreton (1781), kaj Joseph Haydn, ankaŭ amiko de Leopold Auenbrugger. Ambaŭ muzikistoj estis oftaj ĉeestantoj en la regulaj muzikaj vesperoj, kiujn la kuracisto okazigis en sia hejmo. Sendube la fratinoj prezentiĝis kiel pianistinoj en tiuj okazaĵoj vekante la admiron de la ĉeestantoj.

Inter aliaj gravaj gastoj, kiuj frekventis la aranĝojn ĉe la hejmo de Marianna estis Leopold kaj Wolfgang Amadeus ​​​​Mozart. En letero al sia edzino Leopold Mozart, impresita de la talento de Marianna, rakontas ke Auenbrugger havas "du filinojn, ambaŭ specialajn: la plej aĝa estas nekomparebla kaj absolute regas muzikon" (12-an de aŭgusto 1773).

La fratinoj Auenbrugger estis alte taksataj de Joseph Haydn kiel pianistinoj. Li dediĉis sian ciklon de ses Sonatoj per il clavicembalo, aŭ forte piano, al ambaŭ (Hob XVI :35-39 kaj 20). Li skribis al la eldonejo Artaria la 20-an de marto 1780: "La aprobo de la junulinoj von Auenbrugger ... estas la plej grava afero por mi, ĉar ilia scio kaj ilia aŭtenta kompreno de muziko estas egalaj al tiuj de la plej grandaj majstroj…. ili “meritas esti vokitaj de gazetoj tra Eŭropo".

La komponisto Antonio Salieri estis profunda admiranto de la inteligenteco de Marianna kiel komponistino kaj muzikistino, kaj verŝajne li antaŭvidis brilan estonton por ŝi. Bedaŭrinde, ŝia malforta sano ne donis ŝancon prosperi, ĉar ŝia tro frua morto okazis en la aĝo de 23, viktimo de tuberkulozo.

Salieri je sia propra elspezo publikigis unu el ŝiaj klavarsonatoj, kune kun sia propra funebra odoOde De si piacevoli’, speciale komponita kaj dediĉita al la memoro de Marianna Auenbrugger.

Ĉi tiu ‘Sonato per il clavicembalo’ en Mi bemolo, estas la nura presita komponaĵo de Marianna. En ĝia apendico Salieri nomis sin mem "amiko kaj admiranto de ŝiaj raraj talentoj" ("amico & Ammiratore delle di Lei rare Virtudi")

La sonato estis unuafoje publikigita en 1781, kaj kopio de la originala eldono estas en la Biblioteko de la Kongreso de Aŭstrio. Ĝi estas la nura konata verko de Marianna Auenbrugger kiu estas konservita.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]