Marianne Weber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marianne Weber
Persona informo
Naskonomo Marianne Schnitger
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1870 (1870-08-02)
en Oerlinghausen, Principality of Lippe,  Nordgermana Federacio
Morto 14-an de junio 1954 (1954-06-14) (83-jaraĝa)
en Heidelberg,  Okcidenta Germanio
Tombo Bergfriedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Principality of Lippe • Germana RegnoOkcidenta Germanio
Alma mater Marianne-Weber-Gymnasium
Familio
Edz(in)o Max Weber
Okupo
Okupo politikistoverkisto • historiisto de juro • sociologo
vdr

Marianne WEBER, denaske Marianne Schnitger (Oerlinghausen, 2a de aŭgusto 1870 - Hajdelbergo, 12a de marto 1954) estis germana sociologo, jur-historiisto, politikisto kaj feministo.​ Ŝi centrigis sia laboron en la esplorado pri la jura protekto de virinoj, kaj iliaj ekonomia sendependeco kaj edukado, kiel rimedoj por atingi la egalecon.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Marianne Schnitger estis filino de la doktoro Eduard Schnitger kaj de Anna Weber, kiu siavice estis filino de elstara negocisto de Oerlinghausen, nome Karl Weber. En 1873 post la morto de sia patrino naskinta filon, la familio translokiĝis al Lemgo kie Marianne estis edukita de sia avino kaj onklino. Inter 1877 kaj 1886 ŝi lernis en la “Töchterschule”, kiu hodiaŭ nomiĝas “Marianne-Weber-Gymnasium”. Kiam mortis ŝia avino, Marianne revenis al Oerlingshausen por vivi kun sia onklino Alwine.​

La 20an de septembro 1893 ŝi edziniĝis al Max Weber en Oerlingshausen. La paro translokiĝis al Frajburgo.​ Ekde 1894 ŝi ekpartoprenis en feminisma aktiveco, en kiuj ŝi eniris pro amikeco kun la estrino de la Federacio de Asocioj de Germanaj Virinoj, nome Gertrud Baümer. Krome, ŝi kunlaboris kun sia edzo por pliigi la kvoton de virinoj en la universitatoj.​ ​

En 1897, loĝante en Hajdelbergo, ŝi fondis la asociacion “Frauenbildung - Frauenstudium”, en kiu virinoj povis ricevi klasojn de historio de religioj kaj de imperiismo, naturaj sciencoj, ergonomio kaj ekonomiko, same kiel formadon en metiartaj kaj agraraj professioj.​

La familiaj kaj mensaj problemoj de ŝia edzo ege tuŝis la vivon de Marianne Weber. Jam en 1898 Max suferis psikologian krizegon, probable okazigita pro la morto de lia patro, kiu okazis tuj post Max forpelis lin (despoto kaj fitraktinto de sia patrino) el la patra hejmo, en kiu Max estis loĝanta eĉ dum ioma tempo post sia geedziĝo. Tial Max retiriĝis el la publika vivo, trairis menskuracajn instituciojn, obsede veturis inter 1898 kaj 1904, kaj eĉ rezignis sian profesorecon en 1918, du jarojn antaŭ sia morto.​

Dum la vojaĝo en Usonon en 1904, Marianne Weber renkontiĝis kun du feministoj kaj politikaj aktivuloj: nome Jane Addams kaj Florence Kelley.​ En tiu epoko, ŝi publikigis kelkajn artikolojn pri la sperto de virinoj kaj aliĝis en la teorioj de Charlotte Perkins Gilman. En 1907, mortis ŝia avo Karl, kiu lasis al la paro sufiĉan monon por vivelteni sin.​

Kiam eksplodis la Unua Mondmilito (1914-1916), Max Weber laboris kiel organizanto de milithospitaloj, kiel konsilisto en la pacnegocado kaj por la oficejo de la ĵus naskita Respubliko Vajmaro.

En 1920, la fratino de Max, Lili, memmortigis sin. Max kaj Marianne adoptis ŝiajn kvar gefilojn, kaj samjare Max Weber mortis pro pneŭmonio, nome la 14a de junio, kio kondukis Marianne en etapon de forta deprimo. Tiukadre ŝi malproksimiĝis provizore disde siaj intelektaj kaj politikaj laboroj.

En 1921, Marianne Weber revenis al Hajdelbergo kaj ekpublikigis kelkajn eseojn de sia mortinta edzo. Ŝi ankaŭ ekverkis lian biografion: Max Weber, biografio, kion oni publikigos en 1926. Akirinte doktorecon en 1924, ŝi ekkarieris kiel prelegantinp, kaj ŝi sukcesis arigi en kelka prelego pli ol kvin mil personojn. Tiu kariero finiĝis kiem Adolf Hitler dissolvis la Germanan Federacion de la Organizado de Virinoj, sed Marianne Weber plue verkis. Ŝi publikigis en 1935 sian libron Virinoj kaj amo ("Frauen und die Liebe") kaj en 1942 La plena vivo ("Erfülltes Leben").

Ŝi mortis en Hajdelbergo la 12an de marto 1954.​

Graveco[redakti | redakti fonton]

Dum multaj jaroj oni konis Marianne Weber nur kiel edzino de Max Weber, spite la fakton ke ŝi estis unu de la unuaj virinoj kiuj atingis doktorecon en Germanio, la nura virino de la Germana Demokratia Partio (DDP) kun posteno en parlamento de Land, kaj eksterordinara kontribuinto al la kompilado kaj publikigo de la verkaro de ŝia edzo. Spite al tio, oni preskaŭ ne konas ŝian propran socioligian verkaron, kiu apenaŭ estis tradukita. Krome, Marianne Weber estas konsiderinda intelekta estro de la germana liberala feminisma movado.​

Marianne Weber startigis sian publikan vivon kiel intelektulo kiam publikigis Geedzeco, patrineco kaj juro (1907), verko al kiu sekvis La afero de divorco (1909), Aŭtoritato kaj aŭtonomeco en geedzeco (1912), La valorigo de la hejma laboro (1912) kaj Virinoj kaj objektiva kulturo (1913). Ŝi publikigis ankaŭ La nova virino kaj La idealo de la geedzeco (ambaŭ en 1914), Milito kiel etika problemo (1916), Ŝanĝantaj Universitataninoj (1917), La fortoj kiuj kunformas la seksan vivon kaj Specialaj kulturaj taskoj de virinoj (ambaŭ en 1919). En tiuj verkoj, ŝi prezentas temojn kiel la moralo kaj la geedzeco, kiuj estis celo de debato inter la geedzoj Weber, fakte en momentoj en kiuj Max Weber perfidis sian edzinon per amafero kun Else Jaffe, komuna amikino.​

En 1918, Marianne Weber fariĝis membro de la Germana Demokratia Partio (DDP) kaj tuj poste ŝi estis elektita kiel deputitino de la parlamento de la federacia ŝtato Badeno. Ekde 1919 ĝis 1923, ŝi estis la unua prezidentino de la “Asocio de la Germanaj Virinoj“ (Bund Deutscher Frauenvereine).​ En 1924 ŝi ricevis sian doktorecon el la Universitato de Hajdelbergo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Fichte’s Sozialismus und sein Verhältnis zur Marx’schen Doktrin (= Volkswirtschaftliche Abhandlungen der badischen Hochschulen. 4, 3, ZDB-ID 504177-6). Mohr, Tübingen u. a. 1900.
  • Beruf und Ehe. Die Beteiligung der Frau an der Wissenschaft. 2 Vorträge. Buchverlag der Hilfe, Berlin-Schöneberg 1906.
  • Ehefrau und Mutter in der Rechtsentwicklung. Eine Einführung. Mohr, Tübingen 1907.
  • Autorität und Autonomie in der Ehe. En: Logos, Band 3, Nr. 1, 1912, ISSN 1614-2470, pp. 103–114, (Digitalisat).
  • Zur Frage der Bewertung der Hausfrauenarbeit. En: Die Frau. Monatsschrift für das gesamte Frauenleben unserer Zeit. Bd. 19, 1911/1912, ZDB-ID 213934-0, pp. 389–399.
  • Die Frau und die objektive Kultur. En: Logos. Bd. 4, Nr. 3, 1913, pp. 328–363, (Digitalisat).
  • Die neue Frau. En: Centralblatt des Bundes Deutscher Frauenvereine. Bd. 15, 1914, ZDB-ID 537135-1, pp. 154–156.
  • Eheideal und Eherecht. En: Jahrbuch der Frauenbewegung. Bd. 3, 1914, ZDB-ID 217782-1, pp. 175–187.
  • Vom Typenwandel der studierenden Frau. En: Die Frau. Monatsschrift für das gesamte Frauenleben unserer Zeit. Bd. 24, 1916/1917, pp. 514–530.
  • Die Formkräfte des Geschlechtslebens. En: Die Frau. Monatsschrift für das gesamte Frauenleben unserer Zeit. Bd. 25, 1917/1918, pp. 119–130, 141–149, 191–193.
  • Die besonderen Kulturaufgaben der Frau. En: Die Frau. Monatsschrift für das gesamte Frauenleben unserer Zeit. Bd. 26, 1918/1919, pp. 107–113, 137–143.
  • Frauenfragen und Frauengedanken. Gesammelte Aufsätze. Mohr, Tübingen 1919, (Digitalisat).
  • Max Weber. Ein Lebensbild. Mohr, Tübingen 1926 (mehrere Auflagen).
  • Die Frauen und die Liebe. Langewiesche, Königstein (Taunus) u. a. 1935.
  • Erfülltes Leben. Schneider, Heidelberg 1946.
  • Lebenserinnerungen. Storm, Bremen 1948.
  • Wege einer Freundschaft. Briefwechsel Peter Wust – Marianne Weber 1927–1939. Herausgegeben von Walter Theodor Cleve. Kerle, Heidelberg 1951.
  • Frauen auf der Flucht. Aus dem Nachlaß von Max und Marianne Weber herausgegeben vom Marianne-Weber-Institut e. V. in Oerlinghausen. Aisthesis-Verlag, Bielefeld 2005, ISBN 3-89528-517-X.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Der Marianne-Weber-Kreis. Festgabe für Georg Poensgen zu seinem 60. Geburtstag am 7. Dezember 1958. Kerle, Heidelberg 1958.
  • Guenther Roth: Marianne Weber und ihr Kreis. In: Marianne Weber: Max Weber. Ein Lebensbild (= Piper. Bd. 984). Mit einem Essay von Günther Roth. Piper, München u. a. 1989, ISBN 3-492-10984-5, S. IX–LXXII.
  • Ina Hochreuther: Frauen im Parlament. Südwestdeutsche Abgeordnete seit 1919. Im Auftrag des Landtags, herausgegeben von der Landeszentrale für politische Bildung. Theiss, Stuttgart 1992, ISBN 3-8062-1012-8, S. 67–69.
  • Manfred Hellmann: Max und Marianne Weber in Oerlinghausen. „Diese Landschaft ist doch von ganz unglaublicher Schönheit.“ En: Der Minden-Ravensberger. Bd. 68, 1996, ISSN 0947-2444, pp. 102–104.
  • Theresa Wobbe: Marianne Weber (1870–1954). Ein anderes Labor der Moderne. En: Claudia Honegger/Theresa Wobbe (eld.): Frauen in der Soziologie. Neun Portraits. C.H. Beck, München 1998, ISBN 978-3-406-39298-6, pp. 153–177, 305–311, 356–362.
  • Christa Krüger: Max und Marianne Weber. Tag- und Nachtansichten einer Ehe. Pendo, Zürich u. a. 2001, ISBN 3-85842-423-4.
  • Guenther Roth: Max Webers deutsch-englische Familiengeschichte 1800–1950. Mit Briefen und Dokumenten. Mohr Siebeck, Tübingen 2001, ISBN 3-16-147557-7.
  • Bärbel Meurer (eld.): Marianne Weber. Beiträge zu Werk und Person. Mohr Siebeck, Tübingen 2004, ISBN 3-16-148162-3.
  • Konrad Exner: Marianne Weber. Die erste Rednerin im badischen Parlament. In: Badische Heimat. Bd. 85, Nr. 2, 2005, ISSN 0930-7001, pp. 277–280.
  • Jürgen Hartmann: Eine gescheiterte Ehrenbürgerschaft. Oerlinghausen und Marianne Weber. En: Rosenland. Zeitschrift für lippische Geschichte. Nr. 4, 2006, pp. 26–28, rosenland-lippe.de (PDF; 1,05 MB).
  • Ilona Scheidle: „Wer zur Selbstverantwortlichkeit befähigt ist, ist auch dazu berufen“. Die Frauenrechtlerin Marianne Weber (1870–1954). En: Ilona Scheidle: Heidelbergerinnen, die Geschichte schrieben. Frauenporträts aus fünf Jahrhunderten. Hugendubel, Kreuzlingen u. a. 2006, ISBN 3-7205-2850-2, pp. 101–113.
  • Bärbel Meurer: Marianne Weber. Leben und Werk. Mohr Siebeck, Tübingen 2010, ISBN 978-3-16-150452-5.
  • Marianne Weber, Max Weber et al.: Wer hat Angst vor Marianne Weber? e-enterprise, Lemgo 2015, ISBN 978-3-945059-19-7.
  • Bärbel Meurer: Marianne Weber (1870–1954) – Gastgeberin des Heidelberger Sonntagskreises. En: Angela Borgstedt, Sibylle Thelen und Reinhold Weber (eld.): Mut bewiesen. Widerstandsbiographien aus dem Südwesten (= Schriften zur politischen Landeskunde Baden-Württembergs. Bd. 46). Kohlhammer, Stuttgart 2017, ISBN 978-3-945414-37-8, pp. 411–418.
  • Sybille Oßwald-Bargende: Richtungsweisend. Die Frauenrechtlerin Marianne Weber als erste parlamentarische Rednerin. En: Sabine Holtz, Sylvia Schraut (eld.): 100 Jahre Frauenwahlrecht im deutschen Südwesten. Eine Bilanz (= Veröffentlichungen der Kommission für Geschichtliche Landeskunde in Baden-Württemberg. Reihe B. Bd. 228). Kohlhammer, Stuttgart 2020, ISBN 978-3-17-039338-7, pp. 169–186.
  • Romy Brüggemann (eld.): Ihrer Zeit voraus – Marianne Weber im Blick unserer Schule. e-enterprise, Schleswig 2021, ISBN 978-3-945059-48-7.



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Marianne Weber en la hispana Vikipedio.