Mariano Azuela

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Mariano Azuela (n. Lagos de Moreno, Jalisco la 1an de januaro de 1873 - Meksikurbo, 1an de marto de 1952) estis meksika verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li ekestis konata kiel grava verkisto pro ties rakontaĵoj pri okazintaĵoj dum la meksika revolucio de 1910. Li estis kirurga kuracisto en Gvadalaharo. Li ekverkis dum la diktatora epoko de Porfirio Díaz.

Li verkis teatraĵojn, rakontojn, eseojn kaj ĉefe romanojn, pri kio li estas pli fama.

Lia unua romano estis María Luisa (1907). Poste li aperigis Andrés Pérez, maderista (Andrés Pérez, maderisto, 1911). Li estis nomumata politika estro de Lagos kaj poste instruestro en Jalisco [ĥaLISko aŭ haLISko]. Post la malvenko de Madero, Azuela aliĝis la revolucian armeon de Julián Medina kiel armekuracisto. Tiam li verkis Los de abajo (Tiuj subuloj, 1915), romano kiu famigis lin.

En 1942 li atingis la Literaturan Nacian Premion de Meksiko. La 8-an aprilo 1943 li eniris kiel fondinta ano en la meksika Colegio Nacional kaj en 1949 ricevis la Nacian Premion pri Artoj kaj Sciencoj.

Li forpasis en Meksiko la 1-an marto 1952 kaj estis entombigita en Rondiro de Gravuloj.

Kelkaj verkoj de Mariano Azuela[redakti | redakti fonton]

  • Amor por Juan Fransisco Palencia Gatishero (2005)
  • María Luisa (1907).
  • Los fracasados (1908).
  • Mala yerba (1909).
  • Andrés Pérez, maderista (1911).
  • Los de abajo (1915).
  • La malhora (1923).
  • El desquite (1925).
  • La luciérnaga (1932).
  • Cien años de novela mexicana (1947).
  • Sendas perdidas (1949).
  • La maldición (1955).
  • Esa sangre (1956).
  • Gay por Mr. Cabeza me agarras (2005).