Mariavitismo
Mariavitismo. Religia movado naskiĝinta en Polujo (Plock) en 1887, en la naskiĝjaro de Esperanto. La Mariavitoj vidas en tio signon, ke ĉiu adepto de Mariavitismo devas posedi Esperanton. Iniciatinto estis „panjo“ Feliksa Kozłowska, antaŭe katolika monaĥino. Komence la movado estis kaŝa, sed post la ekskomuniko de la Roma papo en 1906 ĝi malkaŝe deklaras sin kiel nova (registrita) eklezio. Mariavitismo distingiĝas de la romkatolikismo: Diservoj okazas en nacia lingvo. Celibato forigita, la pastroj edziĝas kun pastrinoj. Pastroj povas esti ne nur viroj (iam ekzistis 57 pastrinoj kaj 1 arĥiepiskopino). Pekkonfesoj okazas ne antaŭ pastro, sed senpere antaŭ Dio mem. Estas permesite al ĉiuj legi ĉiujn librojn. Forestas devigaj fastoj. La pastroj ne estas pagataj. Ĉefa sidejo: la Sanktejo de Mizerikordo en Plock. La pastro devige posedas Esperanton. La eklezio eldonas gazeton en Esperanto („La Juna Mariavito“ kaj „Renkonte al la Suno“.
Bibliografio [redakti]
- Katarzyna Tempczyk, "Nowe przymierze uczynił Pan z nami..." Teologia Kościoła Katolickiego Mariawitów, Wydawnictwo Naukowe Semper, Warszawa 2011