Marie-Hélène Schune

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie-Hélène Schune
Persona informo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo-Sudo vd
Profesio
Okupo fizikisto • scienca esploristo vd
Laborkampo partikla fiziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Marie-Hélène SCHUNE estas franca direktisto pri scienca esploro en CNRS. Ŝia scienca esploro temas pri partikla fiziko, kiu estas fako studanta la konsiston de la materio, ĝiajn ecojn kaj ĝiajn interagojn. Pli precize, ŝi interesiĝas pri la diferencoj inter la materio kaj la antimaterio. En 2019, ŝi ricevis la arĝentan medalon de CNRS.[1]

Studoj[redakti | redakti fonton]

Kiam ŝi estis junulo, Marie-Hélène Schune deziris esti arĥeologo. Post la mezlernejo, ŝi tamen ne deziris prepari la konkursojn, kiuj ebligas eniri en la lernejoj por studi arĥeologion. Pro tio, ŝi studis sciencojn en en la fakultato de la urbo Orsay, kie ŝi multe interesiĝis pri la partikla fiziko, kiu ŝajnis facila al ŝi, laŭ ŝia vidpunkto, ĉar ŝi ricevis tre klarajn kursojn de siaj profesoroj, kiel Xavier Bush, Christian Delsart kaj Albert Fert[2].

Inter 1987 kaj 1990, Marie-Hélène preparis sian doktorecon, kiu asertas, ke ekzistas 3 familioj de elementaj partikloj, kiujn ŝi tiel resumis[3]:

«Ĉio, kio estas videbla en la universo, konsistas el kompleksa asocio, kiu sin bazas sur kvar elementaj partikloj de materio: la u-kvarko, la d-kvarko, la elektrono kaj la neŭtrino. Dum la 20-a jarcento, oni malkovris ke ekzistas du aliaj familioj de materio, kiuj estas la kopio de la kvar elementaj partikloj, kiujn mi ĵus citis. Tiu teorio nomiĝas la norma modelo: ĝi priskribas la elementajn partiklojn, iliajn interagojn kaj la manieron, kiel ili sin asocias. Tiu teorio ebligas antaŭdiri multajn fizikajn fenomenojn, sed ĝi ankaŭ lasas multajn demandojn, kiuj ne havas respondojn, kiel ekzemple la nombro de partiklaj familioj. »

Esplorado de la antimaterio[redakti | redakti fonton]

Post sia doktoreco, Marie-Hélène Schune interesiĝis pri la plej peza kvarko de la tria familio: nome la b-kvarko. Tiu estas la plej peza kvarko, kiu ebligas formi plurajn partiklojn. La studado de la ecoj de tiuj partikloj, kiuj konsistas el b-kvarko, ebligis al Marie-Hélène Schune testi la norman modelon. La rezulto estis, ke teorie ekzistas diferencoj inter la partikloj, kiuj havas b-kvarkon, kaj la antipartikloj, kiuj havas b-antikvarkon: ili ne agas same kaj tiu fenomeno kontraŭdiras la teorion «simetrio CP», sed la norma modelo permesas tiun, ĉar ekzistas tri partiklaj familioj, kiel rakontis Marie-Hélène SCHUNE: «Se ekzistus nur du partiklaj familioj, la teorio malpermesus tiajn diferencojn inter materio kaj antimaterio. Tiu mezuro, kiu okazis dum miaj doktor-studoj, preparis la vojon de mia estonta scienca esploro[3]

En 1990, ŝi finis sian doktorecon pri la partikla fiziko en la universitato de Sud-Parizo, en la laboratorio de lineara akcelo. En 2006, Marie-Hélène Schune eklaboris en CERN por la eksperimento LHCb, kiu estas detektilo de b-kvarkoj: tiu detektas ilin, post kiam protonoj kolizias en la Granda Koliziigilo de Hadronoj (LHC). Tiu eksperimento ebligis al ŝi studi la teorion «simetrio CP», por kontraŭdiri ĝin. Per tio, ŝia celo estis provi, ke la norma modelo ne estas tute ĝusta al la realeco: «La proporcio, ke la norma modelo permesas por kontraŭdiri la teorion «simetrion CP», estas tro eta. Tio ne klarigas la malaperon de la antimaterio, sed la teleskopoj neniam observis ĝin[3]

En 2019, la konkludo de la observado de Marie-Hélène Schune estis, ke ĉirkaŭ ni aktuale ekzistas nur materio, sed sciencistoj ankaŭ scias, ke antimaterio ekzistas pro la malkovro de la pozitrono en 1932. Tial ŝi provas respondi al la problemo: «Kien iris la antimaterio? »[4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]