Marie Bigot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marie Bigot
Persona informo
Naskonomo Marie Catherine Salomé Kiéné
Naskiĝo 3-an de marto 1786 (1786-03-03)
en Colmar
Morto 16-an de septembro 1820 (1820-09-16) (34-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo pianistokomponisto • muzikinstruisto
vdr

Marie Kiéné BIGOT de Morogues (la 3-an de marto 1786 – la 16-an de septembro 1820) estis franca komponistino, pianinstruisto kaj elstara pianisto. Ŝi estas plej bone konata pro siaj sonatoj kaj études. [1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Marie estis filino de la violonisto Joseph Kiéné kaj la pianisto Catharina Leyer. Ŝi geedziĝis kun la franca nobelo Paul Bigot de Morogues, baldaŭ la paro translokiĝis al Vieno (1804) por la daŭro de kvin jaroj.

Dum siaj jaroj en Vieno Marie Bigot renkontis multajn muzikistojn. Ŝia edzo estis dungita kiel la bibliotekisto de la rusa princo Andrey Razumovsky, ambasadoro de la Caro en Vieno kaj bonfaranto de Beethoven. Tiel Marie Bigot konatiĝis kaj amikiĝis kun la granda komponisto kiun ŝi impresis pro siaj ludpianaj kapabloj.

Raportoj asertas, ke ŝi estis la unua kiu ludis por Beethoven, rekte de lia manuskripto, lian ĵus skribitan sonaton Appassionata. Ŝia ludado imponis lin tiel multe ke li diris al ŝi, "Tio ne estas precize la karaktero kiun mi volis doni al tiu peco, sed daŭrigu. Se ĝi ne estas tute mia ĝi estas io pli bona." Li donacis al ŝi la partituron de la Appassionata subskribita.

Danke al la kuraĝigo de Beethoven, Marie Bigot prezentis sian unuan koncerton en Vieno en 1805.

Ankaŭ ŝi ludis por Haydn, kiu ekkriis, "Ho, mia kara infano, mi ne skribis ĉi tiun muzikon - estas vi kiu komponis ĝin!", kaj li skribis sur la folio de kie ŝi ludis, "La 20an de februaro 1805, Joseph Haydn estis feliĉa".

Dum sia restado en Vieno ŝi komponis ‘Sonato’ Op.1, kiun ŝi dediĉis al la reĝino Luise de Prusio, kaj Andante varié Op. 2 kun ok varioj kaj kapriĉo, dediĉita al ŝia fratino Caroline.

Kiam la familio Bigot revenis al Parizo (1809) Marie konatiĝis kun la komponistoj Clementi, Cramer kaj Dussek, kaj ŝi studis komponadon kaj harmonion kun Auber kaj Cherubini. Ŝi entuziasme prezentis kaj reklamis la verkojn de siaj amikoj Beethoven kaj Haydn al pariza spektantaro. Ŝiaj prezentadoj estis ĉiam salutitaj de la kritiko pro ŝia perfekteco, kapablo kaj gracieco.

Heredaĵo kaj aprezo[redakti | redakti fonton]

En Parizo ŝi publikigis rondelon kaj aron de studoj; ekzistas ankaŭ aro de valsoj manskribitaj de ŝi, kun ŝiaj subskriboj, sed la belga muzikologo Francois-Joseph Fétis (1784-1871) dubis pri ilia aŭtoreco.

“La komponadoj de Bigot montras senteman, talentan komponiston verkanta en frua Romantika stilo, konservante Klasikajn konvenciojn de formo”, diras la prezentado de la publikaĵo de ŝiaj partituroj.

En 1812, ŝia edzo estis kaptita en la kampanjo de Napoleono en Rusio. Tio devigis Marien doni pianolecionojn por subteni siajn du infanojn. Inter ŝiaj studentoj elstaris la junaj gefratoj kaj estontaj komponistoj, Felix kaj Fanny Mendelssohn kiam ili loĝis en Parizo. Artikolo ankaŭ mencias Franz Schubert kiel ŝia lernanto; certe tio estus dum ŝia restado en Vieno.

Forte malsana kaj fizike elĉerpita, Marie Bigot mortis en Parizo en la aĝo de nur 34 jaroj. Artikolo skribita pri ŝia morto mencias ke ŝi komponis pli da muziko, sed rifuzis publikigi ilin "pro modesteco".

Nuntempe troviĝas malmultaj el ŝiaj komponaĵoj, tamen estas eldonitaj la kvar-movada Sonato kaj 6 Studoj (Sonate and the Suite d'etudes). Ili havas “kaj poezion kaj brilecon”.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 125 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Muzikaj videoregistraĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Vivace Press". arkivita de la originalo je 2013-03-03. reprenita 2007-07-08.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]