Martin Dibelius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Martin DIBELIUS (naskiĝis la 14-an de septembro 1883 en Dresdeno, mortis la 11-an de septembro 1947 en Hejdelbergo) estis germana protestanta pastoro kaj profesoro pri teologio de la Nova Testamento en la Universitato de Hejdelbergo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Martin Dibelius estie filo de pastoro Franz Wilhelm Dibelius kaj nevo de Otto Dibelius, kiu lin altiris, dum la Dua mondmilito, en la movado de la kontraŭnaziisma Konfesanta Eklezio.

Martin Dibelius studis, magistriĝis pri teologio kaj filozofio ĉe la universitatoj de Neŭŝatelo, Tübingen, Lepsiko kaj Humboldt en Berlino kaj profesoris en ĉi tiu lasta en 1910. En 1915 li fariĝis titola profesoro pri la Nova Testamento en la fakultato pri teologio de la universitato de Hejdelbergo.

Dibelius lasis sian markon precipe en la studoj pri la Nova Testamento ĉar li estas, kune kun Rudolf Bultmann, ĉe la origino de la metodologio de la Kritiko de la formoj (Formgeschichte) en la studo de la Sinoptikaj evangelioj. Lia precipa verko en tiu studkampo estas Die Formgeschichte des Evangeliums (Kritiko de la formoj en la evangelioj aŭ “historio de la redaktoj“ aŭ “historio de la formiĝo de la literaturaj ĝenroj en la Evangelioj”) (Tübingen, 1919), sed aliaj diversaj samtemaj publikigaĵoj krom ilustrado de lia kritika penso iĝis fontoj de lia aparta metodo por penetri la specifajn intencojn de la tri evangeliistoj.[1]

Ĉirkaŭ 1930 en Germanio eksplodis la afero Dehn: teologo Günther Dehn, pacisto kaj profesoro pri praktika teologio, sin deklaris kontraŭa al ĉiu milito kaj tiom akre kritikis Militservon ke li lasis impreson ke li similigis soldatojn al murdistoj. Dibelius detuj simpatiis kun la pozicioj de Günther Dehn, kio kuntrenis riskojn en la tiama Germanio (1930). Dekomence nur tri aŭ kvar kolegoj aŭdacis publike sin deklari partianoj de liaj ideoj: la plej granda parto de la tiamaj teologoj ankoraŭ simpatiis por la movado naziisma. Finfine, Dehn estis demisiita el liaj funkcioj kaj forigita el la universitato.

Flanke de siaj esploroj pri la Nova Testamento, Dibelius energie engaĝiĝis en la ekumenisma movado por la unuiĝo de ĉiuj kristanaj eklezioj.

Verkoj de Martin Dibelius[redakti | redakti fonton]

  • Die Lade Jahwes. Eine religionsgeschichtliche Untersuchung, diss. Tübingen, 1906
  • Die Geisterwelt im Glauben des Paulus, 1909
  • Die urchristliche Überlieferung von Johannes dem Täufer, 1911
  • Die Formgeschichte des Evangeliums, 1919
  • Geschichtliche und übergeschichtliche Religion im Christentum, 1925
  • Urchristentum und Kultur, 1928
  • Was heißt heute evangelisch?, 1929
  • Jungfrauensohn und Krippenkind. Untersuchung zur Geburtsgeschichte Jesu im Lukasevangelium, 1932
  • Die Botschaft von Jesus Christus. Die alte Üben, der Gemeinde in Geschichte, Sprüchen und Reden wiederhergesteld und verdeutlicht, 1935
  • Jesus 1939
  • Paulus auf dem Areopag, 1939
  • The Sermon on the Mount, New York, 1940

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En 1964 la Pontifika Biblia Komisiono elmetis "instruaĵon" per kiu kuraĝigis la katolikajn ekzegezistojn utiligi tiun metodologion, sed kun singardemo pro la konstato ke ĝiaj filozofiaj kaj teologiaj tezoj suferas je manko de kredo aŭ de akcepto de la supernaturaj elementoj en diversaj ekzegezaj kampoj de ĝia traktado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]