Mary Hoffman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mary Hoffman
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aprilo 1945 (1945-04-20) (79-jaraĝa)
en Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Kolegio Newnham • James Allen's Girls' School
Okupo
Okupo verkisto • verkisto de porinfana literaturo
TTT
Retejo http://marymhoffman.wixsite.com/maryh1
http://www.maryhoffman.co.uk
vdr

Mary Hoffman (n. la 20-an de aprilo 1945 en Eastleigh, Hampshire, Anglio) estas brita verkistino de porinfana literaturo. Ŝi aŭtoris proksimume 80 romanojn.

La verkistino pasigis sian infanaĝon en Londono. Ekde la jaro 1964 ŝi unue studis anglan literaturon en la Universitato de Kembriĝo. Dum 1968 ŝi plustudis en la Universitato de Londono kaj finis la studon du jarojn pli poste per diplomo de lingvistiko.

Samjare ŝi komencis labori pri sia unua libro White Magic ("blanka magio"), kiu publikiĝis dum la jaro 1975. Ŝia fantasta romana trilogio Stravaganza finiĝis dum la jaro 2005 per la volumo "Urbo de Floroj". Kvankam trilogio konsistu el tri libroj, post la publikigo de la tria romano anonciĝis la apero de kvara romano el la serio, kiu havu la nomon "City of Secrets" ("urbo de sekretoj").

Mary Hoffman estas eldonistino de ĵurnalo pri porinfana literaturo kaj en Britio estas tre konata aŭtorino. Kun sia edzo kaj siaj tri filinoj ŝi vivas en la ĉirkaŭaĵo de Oksfordo. La plej aĝa el la tri filinoj, Rhiannon Lassiter, mem intertempe estas verkistino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Informoj pri Mary Hoffman en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)