Mata Hari
Mata Hari, realnome Margareta Gertruda Zelle (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1876 en Leeuwarden, Frislando/Nederlando, mortis la 15-an de oktobro 1917) estis dancistino kaj spionino. Ŝia artistnomo Mata Hari signifas 'suno' en la malaja lingvo aŭ laŭvorte 'okulo de la tago'.[1]
En la jaro 1895 ŝi edziniĝis al la nederlanda oficiro Campbell MacLeod, du jarojn poste ambaŭ ekloĝas en Javo kaj Sumatro. Tie ŝi lernis la azian dancarton. Post la disiĝo de sia edzo ŝi revenis al Eŭropo kaj fariĝis dancistino en Parizo. Ŝia ekzotike erotika dancado rapide famigis ŝin.
Dum la Unua mondmilito Mata Hari pro financaj malfacilaĵoj ekspionis kaj por Germanio kaj por Francio. En la jaro 1917 la franca sekreta servo observis kaj arestis ŝin. La tribunalo deklaris ŝin kulpa pri ŝtatperfido kaj kondamnis ŝin al morto. Je la 15-a de oktobro 1917 Mata Hari estis ekzekutita en Vincennes apud Parizo.
Ŝia vivo estis plurfoje filmigita, i.a. kun Greta Garbo en la ĉefrolo.
Filmoj
- 1920: Mata Hari, Germanio, reĝisoro: Ludwig Wolff, ĉefrolo: Asta Nielsen
- 1927: Mata Hari, die rote Tänzerin (la ruĝa dancistino), Germanio, reĝisoro: Friedrich Fehér, ĉefrolo: Magda Sonja
- 1931: Mata Hari, Usono, reĝisoro: George Fitzmaurice, ĉefrolo: Greta Garbo
- 1964: Mata-Hari, Francio/Italio, reĝisoro: Jean-Louis Richard, ĉefrolo: Jeanne Moreau, libro: Sam Waagenaar
- 1966: Der Fall Mata Hari (La kazo Mata Hari} (televida filmo), Germanio, reĝisoro: Paul Verhoeven, ĉefrolo: Louise Martini
- 2003: Mata Hari, la vraie histoire (Mata Hari, la vera historio) (televida filmo), Francio, reĝisoro: Alain Tasmam, ĉefrolo: Maruschka Detmers
Aliaj projektoj
Eksteraj ligiloj
greke http://www.fembio.org/women/mata-hari.shtml greke http://www.crimelibrary.com/terrorists_spies/spies/hari/1.html?sect=23 greke http://www.crimelibrary.com/terrorists_spies/spies/hari/2.html?sect=23 greke http://www.twoop.com/people/archives/2005/10/mata_hari.html
Referencoj
Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda