Maximilian Duncker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maximilian Duncker
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1811 (1811-10-15)
en Berlino
Morto 21-an de julio 1886 (1886-07-21) (74-jaraĝa)
en Ansbach
Tombo Alter Friedhof der Zwölf-Apostel-Gemeinde
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Bonna universitatoHumboldt-Universitato en BerlinoUniversitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Familio
Patro Karl Duncker
Frat(in)oj Alexander Duncker • Franz Duncker • Hermann Duncker
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto • sindikatisto • politikistoarkivistoverkisto
vdr

Maximilian Wolfgang DUNCKER (naskiĝinta la 15-an de oktobro 1811 en Berlino, mortinta la 21-an de julio 1886 en Ansbach) estis germana historiisto kaj politikisto. Patro lia estis la eldonisto Karl Duncker.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Duncker studis en Bonn kaj Berlino kaj kondamniĝis je puno de ses jaroj pro membreco al studenta korporacio. Senkulpigite li habilitiĝis en 1839 en Halle (Saale) kaj fariĝis eksterorda profesoro en 1842; de aprilo 1843 li kunredaktoris ĉe la tiea gazeto »Allgemeine Literaturzeitung«.

Estante ano de la nacia asembleo de 1848 por la dekstra centro, li aktivis en Erfurto kaj dum la tri kunsidoj de la prusiaj ĉambroj en Berlino (de aŭgusto 1849) por la tradiciaj liberaluloj.

Inter junio kaj oktobro 1850 li disde Kilo kaj Rendsburg almozis pri mono kaj personaro ĉe la duklandoj. Tiutempe estiĝis liaj improvizitaĵoj »Heinrich von Gagern« (Leipzig 1850) kaj »Vier Monate auswärtiger Politik« (Berlino 1851). En 1857 oni vokis lin al Tübingen, du jarojn pli frue al Berlino por helpi la registaron. Inter 1861 kaj 1866 Duncker ĉefkonsilistis politike la tronheredanton. Somere de 1866, kiam estis okupita la lando Hesio-Kaselo, li komisie aktivis tie. Inter 1867 kaj 1874 Duncker direktoris ĉe la Prusuja Ŝtataj Arkivoj. Poste li docentis pri historio antaŭ la kadetoj de la Milita Akademio kaj nomumiĝis en 1884 brandenburgia historiografo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Menciindas ankoraŭ la sekvaj verkoj de li: »Origines germanicae« (Berlino 1840); »Die Krisis der Reformation« (Lepsiko 1845); »Zur Geschichte der deutschen Reichsversammlung« (Berlino 1849); »Feudalität und Aristokratie« (Berlino 1858); »Aus der Zeit Friedrichs d. Gr. und Friedrich Wilhelms III., Abhandlungen zur preußischen Geschichte« (Lepsiko 1876) kaj lia ĉefverko »Geschichte des Altertums« (Lepsiko 1852–1857; elstara kaj eleganta prezento de la historio de la grekoj kaj orientaloj). Postmorte estis publikigitaj la libroj »Abhandlungen aus der griechischen Geschichte« (Lepsiko 1887) kaj »Abhandlungen aus der neuern Geschichte« (Lepsiko 1887).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 5. Leipzig 1906, p. 271-272 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]