Merseburg
Merseburg | |||||||
| |||||||
urba komunumo de Germanio • Hansa urbo • ĉefurbo de distrikto en Germanio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||
Administrado | |||||||
Federacia lando | Saksio-Anhalto | ||||||
Distrikto | Distrikto Saale | ||||||
Komunumaro | Verwaltungsgemeinschaft Merseburg | ||||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | ||||||
Telefona antaŭkodo | 03461 | ||||||
Poŝtkodo | 06217 | ||||||
Aŭtomobila kodo | SK (antaŭe: MQ, MER) | ||||||
Oficiala Municipokodo | 15088220 | ||||||
Politiko | |||||||
Komunumestro | Jens Bühlingen (CDU) | ||||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | ||||||
Adreso de la administrejo | Stadt Merseburg Postfach 16 61 | ||||||
Demografio | |||||||
Loĝantaro | 34335 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||||
Geografio | |||||||
Geografia situo | 51° 21′ N, 12° 0′ O (mapo)51.35444444444411.992777777778Koordinatoj: 51° 21′ N, 12° 0′ O (mapo) | ||||||
Alto super la marnivelo | 88 m | ||||||
Areo | 36,08 km² | ||||||
Oficiala retejo | https://www.merseburg.de/ | ||||||
Merseburg [prononco "Merzeburk"] (malnovsorabe: Mjezybor; pole: Międzybórz) estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saale de la federacia lando Saksio-Anhalto kaj estas la administra kaj ekonomia centro de la distrikto. Fine de junio 2005 la urbo havis 34790 loĝantojn. Merseburg situas borde de la rivero Saale, laŭ kiu nomatas la distrikto.
Historio
De komence de la 11-a jarcento renkontiĝas en Luzacio potencemaj interesoj de germana, pola kaj ĉeĥa landoj (ni aldonu, ke en tiu tempo en Luzacio loĝis la slavoj kaj eĉ ĝis nun restas la iliaj posteuloj t.e. la soraboj - nun kiel minoritato).
En Merseburg okazis en la jaro 1002 la oficiala Kunveno de Henriko la 2-a kun princoj kaj dukoj. Partoprenis ĝin ankaŭ la pola reĝo Boleslao la 1-a "la Brava". Dum tiu Kunveno okazis laŭ la inspiro de Henriko atenco (sensukcesa) kontraŭ la pola reĝo Boleslao kaj tio sekvis multjarajn militojn inter Henriko kaj Boleslao kaj rezulte en la jaro 1013 okazis Paca Traktato en Merseburg kaj januare en 1018 en Bautzen okazis la sekva Paca Traktato.
Konflikto inter pola reĝo Boleslao la 1-a "la Brava" kaj Henriko la 2-a (de 1003) finiĝis en la Paca Traktato en Bautzen, per kiu granda parto de Luzacio t.e. la regiono de Bautzen estis aligita kiel regna feŭdo al Pollando.
Dum la Mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso.
Konataj iĝis la Magiaj formuloj de Merseburg, du misteraj poeziaj tekstoj en la malnovaltgermana lingvo skribe notitaj dum la 10-a jarcento, sed de prakristana origino de antaŭ la jaro 750, kiuj dum la jaro 1842 retroviĝis en la urba katedralofondaĵa biblioteko.