Merzalbe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rotalb Merzalbe
rivero
Bazaj informoj
Situo Germanio federacia lando Rejnlando-Palatinato
Rivera reto Rejno
Longeco 12,18 km
Fluo
Fonto oriente de Leimen en la „Christel“- puto
- Alteco super marnivelo 488 m
Enfluejo apud Münchweiler en la rivereo Rotalb
- Alteco 264 m
Geografio
Trairataj urboj Pirmasens
Trairataj urbetoj Rodalben
Trairataj komunumoj Leimen, Merzalben, Münchweiler
Trairataj baraĵlagoj Woog apud la muelejo Kneispermühle
vdr

La rivereto Merzalbe, ankaŭ nomata Merzalb, estas 12 km longa orografie dekstra alfluanto en okcidenta Palatinato en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato). Ĝia supra parto nomiĝas ankaŭ Mühlgraben.

Rivervojo[redakti | redakti fonton]

La rivereto fontas meze de la Palatinata arbaro interla montoj Weißenberg kaj Eschkopf en alteco de apenaŭ 500 m. La fonto estas enmurigita kiel puto, nomata Christel“ puto. Sur sia vojo okcidenten la Merzalbe fluas tra la valosupre de la komunumo Leimen kaj poste tra la vilaĝo Merzalben. Post 12 km enfluas de dekstre apud Riegelbrunnerhof, domgrupeto ,kiu apartenas al la komunumo Münchweiler en la rivereton Rodalb. Tra la riveroj Schwarzbach, Blies, Saro kaj Mozelo la akvo de la Merzalbe atingas la Rejnon.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo „Merzalbe“ signifas „rojo de Maricho“ venas supozeble de franka setlejo, kiu iam estis ĉi-tie. El la jaro 1237 ekzistas dokumento laŭ kiu grafo Friedrich la 3a de Leiningen ricevis la „Castrum Grebinstein“ kun la vilaĝojn „Merichisalbin“, „Rothalbin“ kaj „Eiswilre“.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Burgo Gräfenstein supre de la valo de la rivereto Merzalbe

Referencoj[redakti | redakti fonton]