Meza Hungario
Meza Hungario, origine hungare Közép-Magyarország estas unu el la 7 regionoj de Hungario.
Geografio
Regiono Meza Hungario situas en la norda kaj meza partoj de la lando. Ĝi konsistas nur el departemento Pest, en kiu situas la ĉefurbo Budapeŝto havanta plenajn departemnentajn rajtojn. Ĉefurbo, samtempe la plej granda urbo estas nature Budapeŝto. Aliaj pli gravaj urboj estas Érd, Dunakeszi kaj Cegléd. La teritorio konsistas el montaroj, montoj, montetaro kaj ebenaĵo. Danubo trafluas la regionon.
Historio
La regionoj (pli frue nekonataj en Hungario) estis kreitaj post la aliĝo de Eŭropa Unio. Ĝi estis postulo, sed ankaŭ nun la regionoj havas rolojn nur en la statistiko. Tiu landoparto estas la plej grava regiono de la lando. Ĝi elstaras laŭ industrio, fremdultrafiko, kulturo. Escepte la militajn tempojn la ĉefurbo estis en tiu regiono (ankaŭ Buda kaj Visegrád).
- Loĝantaro: 2 925 500 (2009)
Trafiko
Budapeŝto estas trafika centro de aŭtovojoj kaj trajnoj, ĉi tie funkcias preskaŭ la ubusola internacia flughaveno, la haveno akceptas ankaŭ marajn ŝipojn.