Mihály Adami

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Adami
Persona informo
Naskiĝo la  17-an de septembro 1718(nun 1718-09-17)
en Hungario Bellus (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 11-an de marto 1781
en Aŭstrio Vieno (Aŭstra Imperio)
Lingvoj hungaragermanalatina
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo lingvistomonaĥoinstruisto • heraldist • genealogo • verkisto
vdr

Mihály Adami [mihAj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Adami Mihály, slovake Michal Adami estis hungaria instruisto, reĝa oficisto, lingvisto, jezuita monaĥo. Lia familia nomvarianto estis Adámi, lia nacieco estas nekonata, lia frato estis Paul Adami.

Mihály Adami[1] naskiĝis la 17-an de septembro 1718 en Bellus (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Beluša en Slovakio), li mortis la 11-an de marto 1781 en Vieno (Aŭstra Imperio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Adami dum siaj studoj ekde 1740 apartenis al la jezuita ordeno, sed ĝuste antaŭ la monaĥiĝo (1750) en Graz li rezignis pri ĝi kaj eklaboris kiel kortuma oficisto en Vieno ĝis sia morto. Li instruis la hungaran lingvon en milita akademio de Vieno, eĉ li verkis lernolibron pri la hungara lingvo. Liaj aliaj verkoj ofte restis en manuskripto. Li havis grandan influon pri la hungara ortografio.

Elektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Ausführliche u. neuerläuterte Ungarische Sprachkunst (hungara gramatiko, 1760; 1763)
  • Institutiones grammaticae linguae hungaricae (1761)
  • Deductiones breves quar. fam. (manuskripto)
  • Collectanea genealogica per Mich. Adami (manuskripto)
  • Scuta gentilitia illustrium ac. nobil. Familiarum Hungariae coloribus distinctae (manuskripto en 14 volumoj pri hungaraj aristokratoj)
  • Collectanea heraldica Hungariae, quibus descriptiones complurium scutorum nobilitarium plurimum e Libro Regio extractorum comprehenduntur

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]