Mihály Wándza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mihály Wándza
Persona informo
Naskonomo Wándza Mihály
Naskiĝo la  12-an de oktobro 1781(nun 1781-10-12)
en Kluĵo (Sankta Romia Imperio, Transilvanio)
Morto 1854
en Hungario Miskolc (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro • pentristo • teatra reĝisoro
vdr

Mihály Wándza [mihAj vAnca], laŭ hungarlingve kutima nomordo Wándza Mihály estis hungara pentristo, aktoro, reĝisoro, teatrestro, la unua hungara teatra dekoraciisto. Liaj familiaj nomvariantoj estis Vándza, Wántza, Vándza.

Historia figuro Kund pentrita de Mihály Wándza
Ferdinando la 1-a (Aŭstrio) pentrita de Mihály Wándza en 1831

Mihály Wándza [1] naskiĝis la 12-an de oktobro 1781 en Habsburga Imperio en Transilvanio en Perecsen, li mortis la 1854 en Hungara reĝlando en Miskolc.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mihály Wándza frekventis kalvinanan kolegion en Kolozsvár, poste pentristan akademion en Vieno. Li lernis ankaŭ teatroarton de Emanuel Schikaneder. En 1808 li hejmenvenis kaj li okupiĝis pri teatroj. Post 2 jaroj li establis teatron en Kolozsvár en maneĝo. Ekde 1812 li iĝis migranta aktoro en Hungara reĝlando, post jaroj li jam estis teatrestro-reĝisoro en Debrecen, poste en aliaj urboj. Li mem pentris la dekoraciojn, kulisojn kaj li verkis (kelkfoje tradukis) ankaŭ teatraĵojn. Ekde 1820 li vivis en Miskolc, kie li plej ofte pentradis, sed li kreis dekoraciojn al la loka teatra trupo. En 1828 li ekspoziciis en Pest (urbo). Inter 1830-1848 li pentradis en Pest, poste li revenis al Miskolc. Li havis edzinon, kiu naskis filon.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj teatraj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Móses (Miskolc, 1818)
  • Hunyadi László halála (kun Dávid Kilényi, Rozsnyó, 1830)
  • Zöld Marci (tradukaĵo; Miskolc, 1830)

Elektitaj aktoroj en trupo de Wándza[redakti | redakti fonton]

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]