Mikael Hirsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mikael Hirsch
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1973 (1973-01-31) (51-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo romanisto
TTT
Retejo http://www.mikaelhirsch.fr/
vdr

Mikaël Hirsch (naskiĝis en 1973(nun -00-1973) en Parizo) estas franca verkisto. Li verkis (ĝis 2022) naŭ romanojn, poemojn kaj teatraĵon. Ekde 2012, en siaj romanoj li ekorientiĝas pristudi fermitajn komunumojn kaj sociajn utopiojn.

Fariĝinta libristo, li publikigas novaĵojn en diversaj revuoj (Confluences Méditerranée, Le Magazine littéraire, Standard Magazine…) kaj artikolojn pri la usona literaturo aŭ pri Louis-Ferdinand Céline.

De majo 2006 al oktobro 2010, li animis blogon. Tiu literatura ĵurnalo, aldone al lia verkista laboro, estas ankaŭ dediĉita al la eldoneja mondo.

Li estas ankaŭ la kunaŭtoro (kune kun Émile Brami) de teatraĵo titolita Faire bouillir le chevreau dans le lait de sa mère kunmetita ekde tekstoj de Marcel Proust kaj de Louis-Ferdinand Céline, surscenigita de Ivan Morane por la festivalo de Avignon en 2012, prezentita en Moskvo la 6-an de oktobro 2014, poste reprenita en Parizo en januaro 2015.

Premio[redakti | redakti fonton]

En 2022 li ricevis la Premion Castel (premio por romanoj en kiuj la nokto ludas esencan rolon, ĉu en la rakonto, ĉu en la profilo de la roluloj) por la romano L'Assassinat de Joseph Kessel (La murdo de Jozefo Kessel)

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Ĉio kion Hirsch diskutas en siaj libroj devenas de liaj preferataj temoj; ŝato de lingvoj kiel objektoj[1], la ekvilibro de potenco inter la grupo kaj la individuo, socia utopio, separismo ĉu lingva aŭ ekonomia.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En lia romano "Le Syndrome de Golem"[2] [3][4] li miksas historian freskon, socian realismon, aventuran rakonton kaj sciencfikcion[5]. En tiu libro rolas interalie (verdaj) skoltoj kaj denaskaj Esperanto-parolantoj ('denaskuloj') kiel Petr Ginz, ĉeĥa esperantisto, kaj George Soros, ambaŭ ankaŭ judoj. La romano estas ankaŭ ligita al rilato kiu ekzistas inter la realo kaj la imagebla, la eŭropa destino kaj la historio de Esperanto kiu estas unu el la plej noblaj utopioj[6][7]. Esperanto kaj Golem havas tion komunan, nome ke ke ili povas enkorpigi alian agmanieron/vojon, rifuĝejon, kiu originas en fekunda imageblo[8].

Koincide aŭ ne, sed la romano aperas en la sama jaro kiam ekestis armea konflikto en Ukrainio kiu denove hantas malnovajn timojn en Eŭropo[9].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nederlanda) Estas iluzio ke lingvoj estas objektoj. La limdifino de la kompleksa realo en lingvoj estas politika ago. En: Marc van Oostendorp, De illusie dat talen dingen zijn, Neerlandistiek, la 24-an de marto 2022
  2. (franca) M. Hirsch, Insémination de la réalité par la fiction: le syndrome du Golem, D-Fiction, la 15-an de februaro 2022, alirite la 26-an de marto 2022
  3. Sonora bildo akompanas la romanon kiu ankaŭ enhavas iom da teksto en Esperanto.
  4. (franca) Victor De Sepausy, Le Syndrome du golem : Mikael Hirsch revisite Frankenstein (kun eroj legeblaj kiel ekzemplaj paĝoj), Les univers du Livre, la 23-an de novembro 2021, alirite la 26-an de marto 2022.
  5. (franca) Salon du Livre de Caractère à Quintin, Le Télégramme, la 4-an de marto 2022
  6. (franca) Youness Bousenna, Le Syndrome du golem, Télérama, n-ro 3758, la 18-an de januaro 2022, alirite la 25-an de marto 2022.
  7. (franca) "Le syndrome du golem", un voyage au centre des utopies signé Mikaël Hirsch, RTS Culture, la 1-an de januaro 2022, alirite la 26-an de marto 2022.
  8. (franca) Le syndrome du golem, Littérature
  9. (franca) Le Syndrome du Golem[rompita ligilo], eroj rete legeblaj (PDF) en kiu estas referencoj al Esperanto, kontraŭnaciismo kaj malarmado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de Mikael Hirsch

Blogo de Mikael Hirsch

Internacia teatrofestivalo SOLO Arkivigite je 2021-09-25 per la retarkivo Wayback Machine