Mikorizo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu mikorizo entenas fungon el la genro Amanito.

Mikorizo (el la greka mycorrhiza) estas simbioza, nepatogena aŭ neforte patogena asocio de fungohifoj kun la radikoj de la plantoj. Ĝi havas du tipojn: endotrofa (kun pluraj subtipoj) kaj ektotrofa mikorizo (aŭ ektomikorizo).

Ĉe endotrofa mikorizo, la hifo penetras la mastroplanton kaj tie estigas vezikojn, disbranĉiĝantan arbuskulumon. La simbiozaj fungoj de la orĥideoj estas klabfungoj (Rhizoctonia-specioj), sed plej ofte oni povas klasifiki endotrofajn mikorizojn en Glomeromycota. Tiaj mikorizoj ŝajne aperis kun la unuaj plantoj, kiuj koloniis la firman teron meze de Paleozoiko.

La ektotrofa mikorizo karakterizas iujn arbojn, i. a. koniferojn el la familio pinacoj kaj angiospermojn kiel ekzemple fagacojn kaj betulacojn. La radikoj dikiĝas, disbranĉigas. La micelio kovras la radikojn deekstere, penetras en la interĉelan areon, kie ĝi formas la tiel nomatan Hartig-reton, sed ne penetras la ĉelojn mem. Tiuj fungoj apartenas al la ĉapelaj kaj trufoformaj fungoj. Kelkaj fungoj vivas nur sur difinitaj arboj (ekz. bruna ringa boleto (Suillus luteus) vivas nur kun dupinglaj pinoj, la muŝfungo (Amanita muscaria) nur kun piceo, abio, betulo).

La fungo malkombinas la organikajn materialojn de la grundo kaj la planton priservas per nitrogeno, kalio, fosforo; de la planto la fungo ricevas glucidojn.

La praktika utilo ekzistas ekzemple ĉe la kultivado de orĥideoj, de trufoj, arbarigo, ĉar la prenita grundo el inter la radikoj ebligas la alisetligon de fungo kaj tiel multaj plantoj pli bone kreskas kaj estas protektataj kontraŭ diverstipaj malsanoj kaj atakoj. Aldone la teknikoj de inokulado de la fungoj al tre junaj plantoj rapide progresas kaj disvastiĝas.

Vidu ankaŭ