Milena Hübschmannová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Milena Hübschmannová
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1933 (1933-06-10)
en Prago
Morto 8-an de septembro 2005 (2005-09-08) (72-jaraĝa)
en Kameeldrift
Mortokialo trafikakcidento
Lingvoj ĉeĥaciganagermanaanglafrancarusahindiaHindustanabengalatamila
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio
Alma mater Universitato de Karolo
Okupo
Okupo verkisto • universitata instruisto • hindologo • lingvistoetnografotradukistoQ63031501
vdr

Milena HÜBSCHMANNOVÁ (naskiĝis la 10-an de julio 1933 en Prago, mortis la 9-an de septembro 2005 en Sud-Afrika Respubliko) estis eminenta ĉeĥa ciganistino, kiu faris tre multe por emancipiĝo de romaoj.

Ŝi studis en Universitato de Karolo en Prago la hindan, urduan kaj bengalan lingvojn, poste komencis interesiĝi pri la cigana lingvo, nome pri ĝia ĉefa branĉo, la romaa. Ŝi eklernis la lingvon inter la romaoj, fondis la ĉeĥan romaistikon kaj gvidis ĝian katedron. Ŝi prilaboris la romaajn fabelojn, ĉeĥan-romaan kaj romaan-ĉeĥan vortaron kaj plurajn aliajn verkojn.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Romské pohádky (Romaaj fabeloj, 1973, 1999)
  • Základy romštiny (Fundamentoj de la romaa, 1973)
  • Můžeme se domluvit (Ni povas interkompreniĝi)
  • Romsko-český a česko-romský kapesní slovník (Romaa-ĉeĥa kaj ĉeĥa romaa poŝvortaro, 1991)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.