Milita muzeo de Tesaloniko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Milita muzeo de Tesaloniko
milita muzeo
Lando Grekio vd
Situo Municipo Tesaloniko
Estiĝo 2000
Koordinatoj 40° 37′ 27″ N, 22° 57′ 35″ O (mapo)40.624322.9596Koordinatoj: 40° 37′ 27″ N, 22° 57′ 35″ O (mapo)
Milita muzeo de Tesaloniko (Grekio)
Milita muzeo de Tesaloniko (Grekio)
DEC
Milita muzeo de Tesaloniko
Milita muzeo de Tesaloniko
Situo de Milita muzeo de Tesaloniko
Map
Milita muzeo de Tesaloniko
Retpaĝo https://www.warmuseumthessaloniki.com/
vdr
Ekstera vido de la muzeo

La Milita Muzeo de Tesaloniko (greke Πολεμικό Μουσείο Θεσσαλονίκης) estas militista muzeo en Tesaloniko, Centra Makedonio, greke Πολεμικό Μουσείο Θεσσαλονίκης

Tesalonika Milita Muzeo malfermis siajn pordojn al la publiko en Oktobro de 2000. Ĝi estas endomigita en la konstruaĵo desegnita de arkitekto Vitaliano Posseli kaj konstruita inter 1900 kaj 1902.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La misio de la muzeo estas agi kiel bazo en Norda Grekio por eventoj, kiujn organizas la Milita Muzeo en Ateno kaj helpi konservaĵon de historia memoro kaj heredaĵo en Norda Grekio. Per siaj konstantaj ekspozicioj kaj diversaj dediĉitaj ekspozicioj, la muzeo emfazas la daŭrigon de la Helena gento dum la historio, kaj samtempe kontribuas al la dokumentaro de la historio de Grekio ĉe milito.

La konstantaj kolektoj montras eventojn, kiuj estis vojkruciĝo en moderna greka historio de la komenco de la 20a jarcento ĝis la liberigo de Grekio for de germanaj fortoj ĉe la fino de la dua mondmilito. Ili inkluzivas fotojn de la tempoj, de greka armeo, de aera forto kaj mararmeaj uniformoj, armiloj de la greka armeo, kopioj de artilerio kaj ŝipoj, laboroj de arto, ŝtonaj gravuraĵoj, mapoj, pentraĵoj, poŝtkartoj kaj similaj aĵoj de la armeoj de aliaj Balkanaj landoj.

Ĉi tiuj elmontraĵoj donas superrigardon pri la Balkanaj Militoj, la unua mondmilito, Azia Malgranda Kampanjo, la Grek-itala Milito, la Batalo de la Fortikaĵoj en orienta Makedonio, la Batalo de Kreto, la Okupo kaj la Rezisto, la parto ludita de grekaj fortoj en Aliancita ago en Nord-Afriko, Italio kaj Normandio, kaj finfine la liberigo de la fortoj de okupo.

Aldonante al ekspoziciaj spacoj, la Milita Muzeo havas amfiteatron, diversuzan halon kaj bone-stokitan bibliotekon de skribaĵoj pri historio kaj milito. Cetere, ĉiuj eldonoj de la Ministerio de Defendo, Departemento de Militista Historio kaj Milita Muzeo estas vendataj en la muzea butiko.[1][2]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Museums of Macedonia web site
  2. Creative CommonsAttribution-Share Alike 3.0 Unported license. Macedonian-heritage.gr. Arkivita el la originalo je 2016-04-24. Alirita 2012-09-29.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo War Museum of Thessaloniki en la angla Vikipedio.