Millard Fillmore
Millard FILLMORE [milard fil'mor], la dek-tria prezidento de Usono, naskiĝis la 7-an de januaro, 1800, en la kontono Cayuga, Nov-Jorkio. Li mortis 74-jaraĝa, la 8-an de marto, 1874, en Buffalo, Nov-Jorkio, pro apopleksio.
Fillmore estis la lasta prezidento de la partio Whig. Li fariĝis prezidento je la morto de Zachary Taylor. Fillmore klopodis solvi la dividon pri slaveco inter la nordaj kaj sudaj ŝtatoj per negociado kaj kompromiso. Abigail Powers estis lia edzino, sed Abigail mortis pro pneŭmonio en 1853, kaj Fillmore reedziĝis kun Caroline Carmichael McIntosh en 1859.
Dum lia administrado (1850-1853) okazis;
- 1850 -La Kompromiso de 1950- La akcepto de Kalifornio kiel libera ŝtato.
- 1852-1854 La Komenco de Usona Komerco en Japanio sub Komodoro Matthew Perry.
Antaŭe: | 13-a Prezidento de Usono | Poste: |
---|---|---|
Zachary Taylor | 1850-1853 | Franklin Pierce |
Eksteraj ligiloj
greke http://www.usa-presidents.info/union/fillmore-1.html greke http://www.usa-presidents.info/union/fillmore-2.html greke http://www.usa-presidents.info/union/fillmore-3.html greke http://www.whitehouse.gov/history/presidents/mf13.html