Miloslav Rybín
Miloslav RYBÍN (naskiĝis la 13-an de oktobro 1926 en Partizánska Ľupča - mortis la 11-an de novembro 1995 en Liptovský Mikuláš) estis slovaka esperantisto, kiu instruis per Cseh-metodo kaj aktivadis en Esperanto-movado en Slovakio kaj en Liptov-regiono.
GRAVAJ VIVDATOJ DE MILOSLAV RYBÍN [redakti]
13. 10. 1926 – naskiĝis en la civito Partizánska (Nemecká) Ľupča
1933 – 1939 – vizitadis Popolan lernejon en P. Ľupča
1939 – 1942 – vizitadis Urban lernejon en la urbo Liptovský Mikuláš
1943 – 1944 – ellernis ĉe sia patro barbistan metion
1944 – dum Slovaka nacia ribelo aktive helpis en la partizana malsanulejo
1945 – 1948 – laboris kiel barbista helpanto
1946 – komencis lerni Esperanton
1947 – membro de Slovaka Esperanta Asocio kaj Universala Esperanto-Asocio
1948 – 1950 – militservo
1950 – 1966 – laboris kiel barbisto kaj poŝtisto en la civito P. Ľupča
1950 – 1964 – vizitado de someraj Esperanto-lernejoj
1963 – geedziĝo kun Melánia Halahijová
1964 – naskiĝo de filo Peter
1964 – kunfondinto kaj sekretario de Esperanta rondeto ĉe la Muzeo de Janko Kráľ en urbo Liptovský Mikuláš
1964 – lektoro de Esperanto ĉe Distrikta kleriga centro en urbo Liptovský Mikuláš
1966 – 1981 – laboro kiel gvidanto de la Poŝtoficejo en la civito Demänovská Dolina
1966 – membro de la Regiona konsilantaro por Esperanto ĉe Regiona kleriga centro en urbo Banská Bystrica
1969 – kunfondinto kaj funkciulo de Asocio de Esperantistoj en Slovaka socialisma respubliko (AE SSR)
1978 – partoprenis 63-an Universalan kongreson en urbo Varna
1980 – ricevis Arĝentan insignon de AE SSR
1980 – ricevis aprobon por instruado de Esperanto
1981 – membro de la Ekzamena komisiono ĉe AE SSR
1981 – dumviva membro de AE SSR
1981 – apopleksio
1982 – ricevis Honoran rekonon de Ĉeĥoslovaka poŝto
1987 – ricevis Oran insignon de Slovakia Esperanto-Asocio 1989 – ricevis altan honorigon Modela laboranto de kulturo de ministro por kulturo de SSR
11. 11. 1995 – mortis en urbo Liptovský Mikuláš
Fonto [redakti]
Ján Vajs: Enkorpigita toleremo,por LEK eldonis Espero 2006.

