Demänovská Dolina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo. Pri samnomata valo temas artikolo Demänovská dolina.

Demänovská Dolina
hungare: Deménvölgy, germane: Schlangenthal
municipo
Oficiala nomo: Demänovská Dolina
Lando Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Liptovský Mikuláš
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Liptov
Montaro Malaltaj Tatroj
Situo Demänovská Dolina
 - alteco 1 109 m s. m.
 - koordinatoj 49°01′54″N 19°34′19″E  /  49.03167°N, 19.57194°O / 49.03167; 19.57194 (Demänovská Dolina)
Plej malalta punkto
 - alteco 690 m s. m.
Areo 47,85 km² (4 785 ha)
Loĝantaro 310 (31.12.2010)
Denseco 6,48 loĝ./km²
Kavernoj Kaverno de Libereco, Kaverno Demänovská
Valo Demänovská dolina
Unua skribmencio 1964
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 032 51
Telefona antaŭkodo +421-44
Aŭtokodoj LM
NUTS 510386
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Regiono Žilina
Retpaĝo: www.demanovskadolina.info
Portal.svg Portalo pri Slovakio

Demänovská Dolina [demenovskA], (hungare Deménvölgy [demEnvoldj]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Demänovská Dolina situas en valo de rojo, fine de sakovojo el Pavčina Lehota. Liptovský Mikuláš troviĝas je 7 km. La vilaĝo konsistas el 5 domaroj kaj etendiĝas tre longe laŭ la valo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la kavernoj jam la prahomo loĝis. Dum la hungara erao nur disĵetitaj domoj estis en la valo por ŝafistoj, sed dum la mezepoko oni minadis ankaŭ ercojn. La unua mencio okazis pri la kavernoj en 1299, poste en 1723 Matiaso Bel faris ilin famaj tutlande. Post apero de la turistoj priservaj domoj konstruiĝis kaj el ili formiĝis vilaĝo kaj municipo 1964.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Kaverno, 8400 m longa, nomata "Libereco" malkovrita en 1921, vizitebla 1800 m ekde 1924; interne stalagmitoj, stalagtitoj, lagetoj kaj akvofaletoj troviĝas; ekde 1993 oni profitas ĝin, kiel kuracloko por pulmomalsanoj
  • glacia kaverno 1750 m longa, vizitebla ekde la 1880-aj jaroj nur 650 m
  • skiejoj