Čičmany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Čičmany
hungare: Csicsmány, germane: Zimmermannshau
municipo
Tipa popola arkitekturo de municipo Čičmany
Blazono
Oficiala nomo: Čičmany
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Žilina
Historia regiono Supra Hungarujo
Montaro Strážovské vrchy
Rivero Rajčanka
Situo Čičmany
 - alteco 655 m s. m.
 - koordinatoj 48° 57′ 22″ N 18° 30′ 58″ O / 48.95611 °N, 18.51611 °O / 48.95611; 18.51611 (mapo)
Areo 25,610585 km² (2 561,06 ha)
Loĝantaro 183 (31.12.2010)
Denseco 7,15 loĝ./km²
Unua skribmencio 1272
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MEST (UTC+2)
Poŝtkodo 013 15
Tel. prefikso +421-41
NUTS 517470
Aŭtokodoj ZA
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Čičmany
Retpaĝo: www.cicmany.viapvt.sk
Portalo pri Slovakio
Viroj en viraj popolkostumoj
Domoj en Čičmany
Tipa popola arkitekturo de municipo Čičmany

Čičmany (hungare Csicsmány [ĉiĉmAnj], germane Zimmermannshau [cimermanŝaŭ]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Čičmany situas en valo, laŭ traira flankovojo. Žilina troviĝas je 36 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la onidiro bulgaroj rifuĝintaj de turkoj fondis la vilaĝon en 1410, tamen la unua mencio okazis pri la vilaĝo jam pli frue en 1272 en formo "Cziczman". En 1598 oni komputis tie 43 domojn kaj muelejon. En 1784 1275 vilaĝanoj (230 familioj) loĝis en 126 domoj, en 1828 1507 vilaĝanoj loĝis en 127 domoj. Fine de la 19-a jarcento multaj migris al Ameriko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Csicsmány 1452 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Žilina, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1921 incendio okazis. En 1944 pro agadoj de partizanoj la faŝistoj bruldetruis la vilaĝon. En 2001 vivis en Čičmany 229 homoj, (escepte unun ĉiuj slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]