Hlboké nad Váhom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hlboké nad Váhom
hungare: Vágmélyesd
municipo
Oficiala nomo: Hlboké nad Váhom
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Bytča
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Horné Považie
Rivero Váh
Situo Hlboké nad Váhom
 - alteco 341 m s. m.
 - koordinatoj 49° 12′ 47″ N 18° 35′ 19″ O / 49.21306 °N, 18.58861 °O / 49.21306; 18.58861 (mapo)
Areo 5,359252 km² (535,93 ha)
Loĝantaro 941 (31.12.2010)
Denseco 175,58 loĝ./km²
Akvofalo Akvofalo de Hlboké
Unua skribmencio 1347
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 014 01
Telefona antaŭkodo +421-41
Aŭtokodoj BY
NUTS 581984
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Hlboké nad Váhom
Retpaĝo: www.hlbokenadvahom.info
Portalo pri Slovakio
Akvofalo ĉe Hlboké nad Váhom

Hlboké nad Váhom (hungare Vágmélyesd [vágmEjeŝd]) aŭ pli mallonge Mélyesd estas malgranda unuigita vilaĝeto en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Hlboké nad Váhom situas apud ĉefvojo kaj fervojo Bratislavo-Žilina, aŭtovojo preteriras, Váh preterfluas. Bytča troviĝas preskaŭ kontraŭe de la rivero je 3 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1268 en formo "Hulbuka". La apuda vilaĝo ("Supra-Mélyesd") menciiĝis en 1347. Paro de tiu vilaĝo ("Suba-Mélyesd") fondiĝis en la 16-a jarcento. En 1784 loĝis en Supra-Mélyesd 155 vilaĝanoj en 19 domoj, en 1828 213 vilaĝanoj en 28 domoj. En 1784 loĝis en Suba-Mélyesd 109 vilaĝanoj en 14 domoj, en 1828 132 vilaĝanoj en 17 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Suba-Mélyesd 204, en Supra-Mélyesd 217 homoj, (en ambaŭ plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Považská Bystrica, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1960 la 2 vilaĝoj unuiĝis. En 2001 vivis en Hlboké nad Váhom 927 homoj, (922 slovakoj).