Liptovský Michal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liptovský Michal
hungare: Szentmihály, germane: Sankt Michael in der Liptau
municipo
Oficiala nomo: Liptovský Michal
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Ružomberok
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Liptov
Montaro Chočské vrchy
Akvorezervujo Akvorezervujo Bešeňová
Rivero Váh
Situo Liptovský Michal
 - alteco 520 m s. m.
 - koordinatoj 49° 05′ 43″ N 19° 26′ 10″ O / 49.09528 °N, 19.43611 °O / 49.09528; 19.43611 (mapo)
Areo 1,594965 km² (159,5 ha)
Loĝantaro 293 (31.12.2010)
Denseco 183,7 loĝ./km²
Unua skribmencio 1331
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 034 83
Telefona antaŭkodo +421-44
Aŭtokodoj RK
NUTS 510742
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Liptovský Michal
Retpaĝo: www.liptovskymichal.sk
Portalo pri Slovakio

Liptovský Michal, hungare Szentmihály [sentmihAj], germane Sankt Michael in der Liptau estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio. En la loknomoj nomo Mikaelo kaŝiĝis.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Liptovský Michal situas laŭ maldekstra bordo de Váh (kontraŭe Bešeňová etendiĝas), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Liptovský Mikuláš-Ružomberok. La lasta urbo troviĝas je 12 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj bronzepoko. Antaŭ la hungara dominado ĝi apartenis al la Grandmoravia Regno. La unua mencio okazis pri la templo en 1237 en latina formo "Ecclesia item s. Michaelis in metalibus Territorii Teplensis", poste en 1331 same latine "Ecclesia S. Michaelis". La hungara loknomo aperis en 1335, kiel "Mysalfalva". En 1601 52 vilaĝanoj mortis pro pesto. En 1606 paperofarejo, baldaŭe ferofandejo ekfunkciis. En 1620 inundo, en 1650, 1658, 1664, 1670 kaj en 1699 incendioj okazis. En 1697 la Habsburgoj bruldetruis la vilaĝon. En 1784 71 vilaĝanoj loĝis en 9 domoj, en 1828 134 vilaĝanoj loĝis en 16 domoj. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Rózsahegy, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Inter 1924-1951 loke ne funkciis municipo. En 1945 la nazioj bruldetruis la vilaĝon pro la partizanoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]