Sklené (distrikto Turčianske Teplice)
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Sklené |
| Sklené | |
| hungare: Turócnémeti, germane: Glaserhaj | |
| municipo | |
| Oficiala nomo: Sklené | |
| Lando | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Žilina |
| Distrikto | Distrikto Turčianske Teplice |
| Historiaj regionoj | Supra Hungarujo, Hauerlando |
| Parto de | Turiec |
| Montaro | Slovaka mezmontaro |
| Rivero | Turiec |
| Situo | Sklené |
| - alteco | 670 m s. m. |
| - koordinatoj | 48°47′11″N 18°49′58″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 48.78639 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">48.78639°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 40,50 km² (4 050 ha) |
| Loĝantaro | 751 (31.12.2010) |
| Denseco | 18,54 loĝ./km² |
| Orogenenezo montariĝo |
Kremnické vrchy |
| Unua skribmencio | 1360 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 038 47 |
| Telefona antaŭkodo | +421-43 |
| Aŭtokodoj | TR |
| NUTS | 512605 |
|
Situo enkadre de Regiono Žilina
|
|
| Retpaĝo: www.obec-sklene.sk | |
Sklené (hungare Turócnémeti germane Glaserhaj) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo [redakti]
Sklené situas laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Handlová-Kremnica. La lasta urbo troviĝas je 14 km.
Historio [redakti]
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1367 en formo "Sceklenner Lehota". En 1715 1270 vilaĝanoj loĝis en 104 domoj, en 1828 1563 vilaĝanoj loĝis en 122 domoj. Vitrofarejo longe funkciis apud la vilaĝo. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Szklenó, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Turócnémeti 2660 homoj, (2555 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Turóc, al distrikto de Turčianske Teplice, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Post 1945 la germanoj deportiĝis al Germanio, dume alvenis slovakoj el Hungario kaj Rumanio. En 2001 vivis en Sklené 816 homoj, (776 slovakoj, 27 germanoj).
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika renesanca preĝejo de 1627
- iama vilaĝestra renesanca domo el la 17-a jarcento, en 1912 trakonstruita