Ministerio pri ekonomio kaj financoj (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ISO

Ministerio pri ekonomio kaj financoj
Ministère de l’Économie et des Finances
Dosiero:Ministère de l'Economie et des Finances (France).png
Geografia situo 48° 50′ 25″ N, 2° 22′ 40″ O48.8403512.377772Koordinatoj: 48° 50′ 25″ N, 2° 22′ 40″ O
Ministère de l’Économie et des Finances (Parizo)
DEC
Ministère de l’Économie et des Finances
tipo Franca ministerio
fondodato 1561 : superintendanto pri financoj
sidejo 139 rue de Bercy, Parizo, 12-a arondismento
estro Pierre Moscovici (ekonomio kaj financoj)
Delegitaj ministroj Bernard Cazeneuve (buĝeto)
Benoît Hamon (sociala kaj solidara ekonomio kaj konsumado)
elstaruloj Nicolas Fouquet
Jean-Baptiste Colbert
Anne Robert Jacques Turgot
Jacques Necker
Raymond Poincaré
Antoine Pinay
Valéry Giscard d’Estaing
Raymond Barre
Jacques Delors
Pierre Bérégovoy
Édouard Balladur
Dominique Strauss-Kahn
Christine Lagarde
buĝeto 16 329 miliardoj da eŭroj
(en 2009)
dungitaro 150 238 (2013)[1]
Retejo http://www.economie.gouv.fr/
v  d  r
Information icon.svg

La ministerio pri ekonomio kaj financoj estas la ministeria servo de la franca registaro komisiita pri ekonomia kaj financa politiko de Francio.

Ofte kromnomata « Bercy » pro metonomio kun ĝia ejo en la kvartalo de Bercy, en la 12-a arondismento de Parizo.

Ekde la 16-a de majo 2012, la ministro pri ekonomio kaj financoj estas Pierre Moscovici. Sub lia aŭtoritateco estas Bernard Cazeneuve, ministro delegita al buĝeto kaj Benoît Hamon, ministro delegita al sociala kaj solidara ekonomio kaj konsumado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historia kialo de tiu ministerio estas la administrado de la ŝtataj financoj. En 1946, por la unua fojo, estis kreita eksplicite ministerio kun atribuo de la administrado de la ŝtataj financoj kaj la efektivigo de la ekonomia politiko de Francio, sub la nomo "ministerio pri nacia ekonomio kaj financoj. Ĝia nomo kaj precizaj atribuoj variis je ĉiu registarŝanĝiĝo.

En la dua registaro de Jacques Chirac (1986-1988), la ministerio nomiĝis « ministerio pri ekonomio, financoj kaj privatigo ». Industrio estis aldonita al tiu ministerio por la unua fojo en la registaro de Lionel Jospin (1997-2002), poste en ĉiuj registaroj ĝis en 2012, escepte de la unua registaro de François Fillon. Buĝeto estas en tiu ministerio, escepte en la registaro de Pierre Bérégovoy (1992-1993), la registaro de Édouard Balladur (1993-1995), la unua registaro de François Fillon, la dua registaro de François Fillon kaj la tria registaro de François Fillon (2007-2012), en kiuj ĝi estis memstara ministerio. Dungado estis parto de tiu ministerio en la unua kaj dua registaroj de François Fillon ; same por la ekstera komerco en la unua registaro de Jean-Marc Ayrault, antaŭ ol esti apartigita en la dua registaro de Jean-Marc Ayrault, kio estas nova situacio nevidita de la mezo de la 1990-aj jaroj[2].

Komisioj kaj atribuoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 2012, la ministro pri ekonomio kaj financoj havas komision prepari kaj efektivigi la politikon de la registaro pri ekonomio, financo, konsumo kaj fraŭdsubpremo. Ĝi estas komisiita promocii kaj evoluigi socialan kaj solidaran ekonomion. Ĝi pretigas kaj efektivigas la politikon de la registaro pri buĝeto kaj fisko. Ĝi respondecas pri la tuto de la ŝtataj kontoj kaj plurjara strategio pri tio[3].

Organizado[redakti | redakti fonton]

La ministro pri ekonomio, financoj kaj ekstera komerco aŭtoritatas super[4] :

Kune kun la ministro pri produkta reprogreso kaj la ministro pri ŝtata reformo, malcentralizo kaj ŝtatoficistaro, la ministro pri ekonomio kaj financoj aŭtoritatas super la ĝenerala sekretariejo de la ekonomiaj kaj financaj ministerioj.

Kune kun la ministro pri produkta reprogreso, li aŭtoritatas super :

Por la plenumo de siaj atribuoj pri evoluigo de sociala kaj solidara ekonomio, la ministro pri ekonomio kaj financoj :

Por la plenumo de siaj atribuoj rilataj al la socialaj financoj, la ministro pri ekonomio kaj financoj aŭtoritatas kune kun la ministro pri socialaj aferoj kaj sano super la direkcio pri sociala asekuro kaj kun tiu ministro kaj la ministro pri laboro, dungo, profesia klerigo kaj sociala dialogo super la direkcio pri esplorado, studoj, taksado kaj statistikoj.

Ministro[redakti | redakti fonton]

Pierre Moscovici estas la ministro pri ekonomio kaj financoj ekde la 15-a de majo 2012.

Aldone al la centra administracio, la ministro aŭtoritatas super siaj delegitaj ministroj, sia asistantaro kaj sia proparolanto. Ankaŭ la delegitaj ministroj havas sian propran asistantaron.

En la dua registaro de Jean-Marc Ayrault, la ministro pri ekonomio kaj financoj estas Pierre Moscovici. Li disponas pri du delegitaj ministroj : Bernard Cazeneuve komisiita pri buĝeto kaj Benoît Hamon komisiita pri sociala kaj solidara ekonomio kaj konsumado[5].

Situo[redakti | redakti fonton]

La sidejo de la ministerio situas tute proksime de la ponto de Bercy en la samnoma kvartalo en Parizo (12-a arondismento de Parizo), en la arkitektura kompleksaĵo elpensita de Paul Chemetov kaj Borja Huidobro, kun surfaco de 230 000 m2 en kvin konstruaĵoj nomataj : « Necker », « Vauban », « Colbert », « Sully » kaj « Turgot »), inaŭgurita en 1988.

Antaŭ tiu dato, la centraj servoj de la ministerio estis en la palaco Luvro, en la alo Richelieu (ekde majo 1871), kaj devis transloĝi al Bercy por ebligi la laboroj de la « Granda Luvro » deciditaj en la prezidenteco de François Mitterrand.

La n° 139 de la strato de Bercy, la nuna poŝta adreso de la ministerio fakte estas tiu de la malnova konstruaĵo okupita ĝis en 1983 per du direkcioj dependaj de la ministerio pri militintoj (adreso de la pensioj kaj de la statoj de militintoj kaj militviktimoj), kiu fine estis integrita en la nova arkitektura tuto.

Tamen iuj servoj jam transloĝiĝis al Seine-Saint-Denis (Noisy-le-Grand, Montreuil-sous-Bois), en Seine-et-Marne (Noisiel), kaj en Val-de-Marne (Vincennes).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (PDF) Dungitaro en 2013 de la ministerio sur la retpaĝo "www.performance-publique.gouv.fr"
  2. Marie Visot, « Commerce extérieur : les défis de Nicole Bricq », en gazeto Le Figaro, enmetaĵo Figaro économie, vendrede la 6-an de julio 2012, paĝo 22.
  3. Dekreto n° 2012-768 de la 24-a de majo 2012, artikolo 1
  4. Dekreto n° 2012-768 de la 24-a de majo 2012, artikolo 2
  5. JORF, n° HRUx1226941D, dekreto de la 21-a de junio 2012 pri la konsisto de la registaro

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • JORF, n° EFIX1223356D, dekreto n° 2012-768 de la 24-a de majo 2012 pri atribuoj de la ministro pri ekonomio, financoj kaj ekstera komerco
  • JORF, n° BUDX1224471D, dekreto n° 2012-796 de la 9-a de junio 2012 pri atribuoj delegitaj al la delegita ministro ĉe la ministro pri ekonomio, financoj kaj ekstera komerco, komisiita pri buĝeto
  • JORF, n° ESŜ1229715D, dekreto n° 2012-912 de la 25-a de julio 2012 pri atribuoj delegitaj al la delegita ministro ĉe la ministro pri ekonomio, financoj kaj ekstera komerco, komisiita pri sociala kaj solidara ekonomio kaj komsumado
Portalo pri franca juro Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri franca juro
Portalo pri franca politiko Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri franca politiko
Portalo pri ekonomio Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri ekonomio
Portalo pri financoj Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri financoj
Portalo pri komerco Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri komerco