Ministerio pri nacia edukado (Francio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

ISO

Ministerio pri nacia edukado
Ministère de l'Éducation nationale
Logo men2.gif
Logo de la ministerio
Geografia situo 48° 51′ 24″ N, 2° 19′ 15″ O48.8565672.320893Koordinatoj: 48° 51′ 24″ N, 2° 19′ 15″ O
Ministère de l'Éducation nationale (Parizo)
DEC
Ministère de l'Éducation nationale
tipo franca ministerio
fondodato 1828 : ministère de l’Instruction publique
1932 : ministère de l’Éducation nationale
sidejo Hôtel de Rochechouart,
110 rue de Grenelle, Parizo 7-a arondismento
estro Vincent Peillon
delegita ministro George Pau-Langevin pri eduka sukceso (franclingve "Réussite éducative")
elstaruloj Victor Duruy, Jules Ferry, Anatole de Monzie, Jean Zay, Edgar Faure, René Haby, Alain Savary, Lionel Jospin, Luc Ferry, François Bayrou, Claude Allègre, Jack Lang, François Fillon
buĝeto 62,7 miliardoj da eŭroj (2013)[1]
dungitaro 955 434 (2013)[2]
lingvoj franca
Retejo Oficiala retpaĝo de la ministerio
v  d  r
Information icon.svg

En Francio, la kompetentecoj de la diversaj ministerioj povas varii de registaro al la alia. Tio estas parte vera por la ministerio pri nacia edukado, kiu ne ĉiam respondecas pri supera edukado kaj esplorado, sed povas esti ankaŭ respondeca pri sportoj aŭ junularo.

La nuna registaro de Jean-Marc Ayrault konfidis al du malsamaj ministerioj la organizadon de la edukado : la lerneja instruado (unuagrada kaj duagrada : kolegio kaj liceo) same kiel la daŭra edukado (farata de la "Greta") estis konfiditaj al la ministerio pri nacia edukado, kiam la supera instruado kaj la esplorado estis konfiditaj al la ministerio pri supera instruado kaj esplorado[3]. Iuj servoj, el kiuj la ĝenerala sekretariejo kaj la servo pri la eŭropaj, internaciaj kaj kunagaj rilatoj, tamen restas komunaj al la du ministerioj, kiuj kune laboras pri la ĝeneralaj temoj. La ministro pri nacia edukado estas Vincent Peillon.

Tiu ministerio ne estas unu el la suverenaj ministerioj, kiuj estas la defendo, eksteraj aferoj, justico, financoj, internaj aferoj), sed ĝi sociale gravas, la rajto pri edukado estas registrita en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Pro la edukaj bezonoj tiu ministerio estas la unua dunganto de la ŝtato. Pro tio, la nacia edukado konsistigas la plej altan buĝetan linion de la nacio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭuloj[redakti | redakti fonton]

Karolo la Granda[redakti | redakti fonton]

Karolo la Granda, ĉirkaŭata de liaj ĉefaj oficiroj, akceptas Alcuinus de Jorko, kiu prezentas al li manuskriptojn, faritaj de siaj monaĥoj. Victor Schnetz, 1830, muzeo de Luvro, Parizo.

La edukado de la 3-a Respubliko konsideris ke Karolo la Granda estis la inventinto de la deviga kaj senpaga edukado. La populara kulturo poste kontribuis al la disvastigo de tiu mito. Fakte, sen esti « inventinta la edukado », Karolo la Granda certe agis por la evoluigo de eduka sistemo en sia karolida imperio. Li bezonis, por regi sian vastan imperion, edukitajn ŝtatoficistojn kaj monaĥojn por zorgi pri plotika kontrolo kaj propagi la kristanan kredon en liaj provincoj. Pro tio, li starigis senpagan bazan edukan sistemon principe alireblan de ĉiuj junuloj sendepende de ties situacioj, de la vilaĝoj kaj urboj, por lerni kanti, legi kaj kalkuli.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Anekso[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Françoise Dupont-Marilla, Institutions scolaires et universitaires, Gualino, coll. « Fonction publique / Concours », Parizo, 2006, 331 p. (ISBN 2-297-00209-2)
  • Jean-François Mondot, Petite Chronique d'un grand ministère : une année à l'Éducation nationale, Flammarion, Parizo, 2002, 271 p. (ISBN 2-08-068182-6)
  • Bernard Toulemonde (dir.), Le Système éducatif en France, La Documentation française, kolekto « Les notices », Parizo, 2003, 191 p. (ISBN 2-11-005380-1)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]