Minna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Minna
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 322 163  (2010) [+]
Geografio
Geografia situo 9° 37′ N, 6° 33′ O (mapo)9.61388888888896.5569444444444Koordinatoj: 9° 37′ N, 6° 33′ O (mapo) [+]
Alto 331 m [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Minna (Niĝerio)
Minna (Niĝerio)
DEC
Minna
Minna
Situo de Minna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Minna (Nigeria) [+]
vdr

Minna estas metropolo, ĉefurbo de subŝtato Niĝera Ŝtato, diocezo kaj universitata urbo en Niĝerio.

Loko de Minna sur mapo de la subŝtato

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Minna situas sur pli alte, ol ebenaĵo de Niger en la meza sekcio de la lando. Abuĝo situas 150 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ arkeologoj tiu tereno estis loĝata jam antaŭ jarmiloj. Baldaŭe Minna estis haltejo de karavanoj el Saharo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kotonoj estas la ĉefaj agrikulturaj produktoj en la ĉirkaŭaĵo, sed kelkaj okupiĝas pri orominado. Oni bredas ankaŭ brutojn. En la urbo mem oni produktas bierojn kaj prilaboras nuksojn. Tradiciaj industrioj kaj metioj en Minna inkludas ledolaboron, metaloprilaboron kaj ŝtofoteksadon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Minna situas en pli seka tropika klimato. Estas pluva kaj seka sezonoj. La pluva sezono daŭras de aprilo ĝis oktobro, kiam la temperaturo atingas 30  °C (nokte 22  °C). Dum la seka sezono dumtage la temperaturo estas iomete pli, ol 40  °C (nokte 12  °C).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Minna havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Abuĝo kaj al la okcidenta landoparto, krome estas malpli grava vojo al sudo. Trajnoj kuras al Kaduno, Ilorin kaj Baro (urbo).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]