Monda Ekonomia Forumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda Ekonomia Forumo (Konferenco 2003)
Klaus Schwab, fondinto de la Monda Ekonomia Forumo

La Monda Ekonomia Forumo estas privata fondaĵo kun sidejo en Ĝenevo. Krom multnombraj lokaj kej regionaj eventoj la fondaĵo okazas ĉiujara en januaro konferencon, kiu kutime okazigas en la svisa urbo Davos (romanĉe Tavau; alamane Tafaas; germane Davos) en Kantono Grizono. Ĝi estis iniciita en 1971 de Klaus Schwab.

Historio

Klaus Schwab, naskiĝinta en Germanio, kreis en 1969 en sia funkcio kiel profesoro pri ekonomio ĉe la Universitato de Ĝenevo la bazon por la Monda Ekonomia Forumo iniciante en 1971 la European Management Conference (Eŭropa Mastrumadkonferenco), kies nomo estis ŝanĝita 1987 al World Economic Forum (Monda Ekonomia Forumo).

„Mi pensis vekegi Eŭropon kaj prezenti al la homoj avangardajn mastrumkonceptojn estus bona afero“, diris Schwab.

La unua forumo estis sukcesego. Dank tutmonda orientiĝo de la entreprenoj ĝi gajnis ĉiu-jare signifon. Ek de la 80-aj jaroj ankaŭ reprezentantoj de politiko kaj scienco partoprenis ĉe la forumo. Intertempe la Monda Ekonomia Forumo estas unu el la plej grandaj similspecaj eventoj. Ĝia buĝedo egalas al 50 milionoj de Eŭroj kaj ĝi kunlaboras kun interŝtataj organizaĵoj kiel la Monda Organizaĵo pri Komerco, la Monda Banko kaj la Internacia Monunua Fonduso.

Organizo de la fondaĵo

La fondaĵo estas portata de pli ol 1000 tutmonde gvidaj entreprenoj. Membroj de la fondaĵo devas jaran havi enspezsumon de almenaŭ unu miliardo da usonaj dolaroj aŭ havi gravan socian pozicion. Prezidanto de la fondaĵo estas Klaus Schwab. Krom la jara konferenco okazas ankaŭ regionaj renkontiĝoj, inter aliaj la Central- and Eastern European Summit (Centra kaj Orienteŭropa Pintkonferenco) en Salcburgo. Ĝi poste estis alinomita al European Economic Summit (Eŭropa Ekonomia Pintkonferenco).

Vintra Davos vidita de supre

La jara konferenco en Davos

La jaraj pintkonferencoj en la sivsa urbo Davos traktas tutmondajn temojn por plibonigi la mondon. Kunvenas pli ol 2000 reprezentantoj de la membroj – plejparte entreprenestroj -, centoj da politikistoj kaj personoj el kulturo kaj societo. Dum la lastaj jaroj la konferenco fariĝis monda evento por la amasmedioj.

Popola Ĉinio deziras krei kiel komplemento al la renkontiĝo de Davos en vintro, someran mondekonomian renkontiĝon, estis anoncita la 21-an de februaro 2006. Laŭ reprezentanto de la ĉina ŝtato la komenco estas planita por la jaro 2007. La formumo en Ĉinio koncentriĝu al ekgrandiĝantaj entreprenoj. Laŭdire jam ekzistas skriba interkonsento kun la organizantoj de la davosa konferenco.

Iniciativoj de la forumo

Tutmonda Instituto por Partnereco kaj Registaroj

Multaj de la hodiaŭaj tutmondaj kaj regionaj temoj estas tro grandaj kaj ampleksaj por povi esti solvitaj de la koncernitaj ŝtatoj sole. Tial la Monda Ekonomia Forumo fondis la Tutmondan Instituton por Partnereco kaj Registaroj (angle: Global Institute for Partnership and Governance).

Ĉi-tiu iniciativo de la Monda Ekonomia Forumo kombinas la konojn de diversaj institucioj kaj regionoj en teamoj, kiuj ne dependas de profesioj kaj landoj. Tiuj evaluas la de la institucio kolektitajn datojn el analizado kaj esplorado kaj faras raporton.

Tutmonda Iniciativo por Sano

Aidoso, tuberkulozo kaj malario estas en la moderna tempo kelkaj el la plej granda problemoj por la ekonomia progreso kaj la socia stabileco. La Tutmonda Iniciativo por Sano laboras por la konstanta kreskigo de la kvanto kaj kvalito de la subteno kontraŭ tiuj malsanoj el la privata sektoro. La iniciativo subtenas komunumon de pli ol 170 entreprenoj kaj kunlaboras kun la komuna programo de la Unuiĝintaj Nacioj kontrau Aidoso kaj HIV, la programo "haltigu la tuberkulozon" de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) kaj la partnereco "Venku la malarion" (angle: Roll Back Malaria), komunumo de regionaj registaraj kaj neregistaraj organizaĵoj. Entreprenoj povas utiligi la retojn kaj rimedojn, kiujn disponigas la Tutmonda Iniciativo por Sano por plibonigi ekzistantajn komunajn sanprogramojn aŭ krei novajn.

Iniciativo por e-lernado (Jordania Edukiniciativo)

Por evolulandoj malfacilas ebligi al siaj civitanoj kvalite bonan edukadon. Malbona aŭ neekzistanta kunordigo kaj manko de rimedoj estas tiaj kialoj. Tial oni elektis Jordanion kiel pilotnacion por ĉi-tiu projekto. La celo estas anstataŭi la publikan edukadon per novaj modeloj de publikaj kaj privataj partnerecoj. La iniciativo koncentriĝas unuavice al interligo inter la modernaj kaj ankaŭ la tradiciaj lernkonceptoj. Efektivigita estis instruplano por matematiko. En la venonta tempo oni ankaŭ enkondukas instruplanojn por scienco, kaj la angla kaj araba lingvo. Dum la lastaj du jaroj 45 organizaĵoj, 17 tutmondaj societoj, 17 lokaj firmaoj kaj 11 registaraj kaj neregistarj institucioj metis investojn de pli ol 12 miliardoj de Eŭroj en ĉi-tiun iniciativon.

Tutmonda registro pri varmdomgasoj

Temas pri forumo kreita de la Monda Ekonomia Forumo por diskuti la problemon de la monde kreskanta emisio de varmdomgasoj. Tiu-ĉi formumo antaŭenigas la dialgon inter entreprenoj, registaroj kaj ne-registaraj organizaĵoj kaj aliaj grupoj, kiuj interesiĝas pri redukto de la varmdomgasoj. Partoprenante la registron la entreprenoj povas portreti la efikon de siaj varmdomgasemisioj, enketi la kontribuon de la privata sektoro kaj komune kontraŭlukti la tutmondan klimatŝanĝon.

Akvo iniciativo

Freŝa akvo estas la plej grava rimedo de la 21-a jarcento. Ĉi-tiu iniciativo de la Monda Ekonomia Forumo plifaciligasla Dialogon rilate al postdaŭra evoluo, ekstermo de malriĉeco, pli bona administrado de la akvo kaj la plibonigo de la partnerecoj. La iniciativo ankaŭ provas plibonigi la kvaliton kaj kvanton de la akvo por la utiligo en la ekonomio kaj por la komunumo.

Iniciativo kontraŭ la korupteco

La movado "Iniciativo pri partnereco kontraŭ korupteco" (angle: "Partnering Against Corruption Initiative" (PACI)) estis kreita de la Monda Ekonomia Forumo en januaro 2004. La iniciativo estis komencita per la gvidantaj Ĉef-Gvid-Funkciuloj de la Monda Ekonomia Forumo kaj helpas al la firmaoj en la lukto kontraŭ subaĉeto kaj korupto. La partoprenantaj firmaoj konsentis la bazan principon de PACI, nome "nenian toleremon" al subaĉeto kaj ajna formo de korupteco. La PACI-principoj estis deduktitaj de la komercprincipoj por travideblo kaj la kontraŭstaro al subaĉeto.

IT-Aliro por ĉiu

Ĉi-tiu iniciativo estis fondito de delegito de la konferenco en 2004. Ĝi esploras la eblon de evoluo de simpla kaj malmultekosta sendrata retebleco akirebla en la evoluregionoj de la mondo. Ĝi estis ankaŭ kreiita por nova modelo de publik-privata kunlaboro inter ekonomio, civilsocio kaj registaro. Estis elektita Brazilo kiel pilotprojekto.

Tutmonda kunlabora civitanec-iniciativo

Ĉi-tiu iniciativo provas helpi firmaojn plenumigi la atendojn kreendajn de la socio koncerne respondeco en tutmonda ekonomio. Ĝi koncentriĝas al la gvida rolo de la ĝeneralaj direktoroj kaj la decipozicioj por sindevigo al kunlabora civitaneco.

La konsilantaro de la 100 givdantoj apartenas al la plej influpova komunumo de politikaj, religiaj, ekonomiaj, amasmediaj kaj opini-gvidantoj de la okcidenta kaj islama mondo. Celas kreon de kulturo de respekto kaj kunlaboro inter la du opinikomunumoj kaj provas superi diferencojn kaj malfidon per dialogo kaj praktikaj programoj. Ĝi subtenas projektojn, kiuj fortigas la civilajn kaj sociajn ligojn inter la okcidentaj kaj islamaj socioj.

Manifestacio kontraŭ la Monda Ekonomia Forumo la 28-an de januaro 2006 en Bazelo

Kritiko

Kritikantoj de la forumo asertas, ke ĝia ekonomika tendenco estas ekstreme novliberalisma. Pro tio ĝi akiris multajn kontraŭulojn, el kiuj ĉiujare kelkaj surstrate manifestacias por protesti. Kiel kontraŭa aranĝo al la Monda Ekonomia Forumo estiĝis la Monda Socia Forumo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo (anglalingva) greke ĉinia esperantlingva artikolo pri la monda ekonomia forumo de 2005 en Davos