Monopanglosse

El Vikipedio, la libera enciklopedio

MonopanglosseMonopanglotte (unu lingvo por ĉiuj en malbona greka) estas planlingvo proponita de advokato kaj politikisto Paulin Gagne (1808-1876) en Parizo 1843 kaj reprezentita en 1858.

La lingvo enhavas vortojn el 20 lingvoj (germana, angla, araba, indostana, itala, latino, madagaskara, persa, pola, portugala, rusa, sanskrito, sveda kaj turka), laŭ la graveco de popoloj kiuj ilin parolas aŭ parolis. En Monopanglotte, la verbo estas ĉiam en infinitivo, ĉar la aŭtoro tiu tempo donas pli klarecon kaj forton al parolado. La lingvo ne havas deklinacion, ĉiuj adjektivoj estas viraj, oni faras la pluralon per -s. Ĉiu litero havas unu sonon, kaj oni uzu la francan alfabeton.

Krom la lingvo, la aŭtoro proponis ankaŭ la proclamadon de unu arkipontifico kaj de unu archimonarko krom la detruon de la spirisatanismo, de la kulturo de tritiko kaj de vinberoj.

La lingvo havis unu bultenon: L’Unité, “journal universel et pantoglotte, organe de l’archi-congrès de l’unité universelle, religeuse, littéraire, scientifique”, kiun la aŭtoro mem eldonis ĉirkaŭ 1855-1870. Dum la milito de Alĝerio en 1867 L'Unité publikis la projekton pri la Filantropofagio, laŭ tio, homoj devas oferi sian korpon kiel manĝaĝo al afrikaj malsatuloj. Oni metu tri krucojn en la Place de la Concorde en Parizo, kiel voluntuloj iru sinoferi kaj morti antaŭ la publika adorado kaj ilia karnon estu distranĉata kaj manĝata de malsatuloj. Le Figaro, Le Pays, Le Nain jaune kaj aliaj grandaj ĵurnaloj republikigis la artikolon, tio faris la aŭtoron kaj la lingvon kuriozaĵojn dum kelkaj tagoj.

La aŭtoro restis kelkan tempon en mensa malsanulejo antaŭ morti, kaj estas unu el kazoj studataj de Michel Foucault por montri la historian arbitrecon de la koncepto pri frenezeco.

Patro nia:

Notre père / Aschar ajah antar diaus, / sos onoma esse sanctificare ! / sos reynado arribar, / sos ville esse gara over / earth almost antar diaus ; / date, segadnya, / notre chlèb Godzienny ; / ghafar notre Gunah, / almost mâ ghafar bè mard / ascher turkk-malatsak / anfangnirian tchi / kieou-ngo-menn iun hion-ngo. / Amen.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

GAGNE, Paulin.
La Gagne-Monopanglotte ou Langue unique et universelle formée de la réunion radical et substantielle de toutes les langues mères
Paris, Rousset 1843.