Monotelitismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Monotelitismo estas kristana pensmaniero, kiu disvolviĝis dum la 7-a jarcento kaj celis la reunuiĝon de tiuj eklezioj, kiuj konsentis pri la tri unuaj koncilioj.

Historia-politika situacio[redakti | redakti fonton]

Dum la jaroj, kiuj sekvis la 4-an ekumenan koncilion, okazintan en Kalcedonio en 451, pluraj orientaj eklezioj forĵetis ĝiajn konkludojn kaj disiĝis el la oficiala eklezio.

La plejparto el tiuj eklezioj kredis je monofizitismo, doktrino kondamnita de la koncilio en ĝia aserto koncerne la dogmon pri la Triunuo. Laŭ tiuj eklezioj Jesuo havas nur unu naturon kaj ĝi estas dia, kontraŭ la oficiala doktrino asertanta la duoblan naturon de Kristo, samtempe dian kaj homan.

La separatismo de tiuj eklezioj, kiujn oni unuigas sub la nomo Trikonciliaj Eklezioj, ne devenas nur el dogmaj malakordoj. La kristanaj komunumoj situis fakte en teritorioj, ĵus eksiĝintaj aŭ tuj eksiĝontaj el la aŭtoritato de la Orienta Romana Imperio. Ekzistis, do, politika volo volonta malgrandigi la influon de Konstantinopolo en tiuj regionoj.

Starigo de la doktrino (616-638)[redakti | redakti fonton]

La unua eldiro de la monotelita doktrino datiĝas el 616 kaj estis farita de Sergio, patriarko de Konstantinopolo, kun la apogo de la tiama imperiestro, Heraklio la 1-a. La celo de ĉi-lasta estis la unuigon de la kristanoj de la imperio, por kontraŭi la gravan minacon persan kaj poste araban.

Tiu eldiro konfirmas la duecon proklamita en 451, sed precizigas, ke Jesuo realigas sian agadon per nur unu volo kaj unu sola dia-homa aktivado. Ĉar «volo» estas en la greka «thelêma», tiu vorto donos ĝian nomon al la doktrino. La monotelitismo estis bone akceptita de la monofizitistoj kaj, en 633, la egiptan monofizitoj denove aliĝis al la ortodoksio. Oni notu, ke tiu praa formulo estas kelkfoje nomata monoenergiismo por distingi ĝin el la posta monotelitismo.

Tamen kelkaj teologiistoj, el kiuj Sofrono, oponis kontrau tiu formulo; ili precipe rifuzis la nocion pri unu sola aktivado. Ili konvinkis Sergion, tamen instiginton de la movado, ke ankaŭ li oponu, tiel ke li promulgis en tiu sama jaro 633 la Psefon, kiu dekreto malpermesis al ĉiu kristano paroli pri la nombro de la aktivadoj de Jesuo.

En Romo la papo Honorio konfirmis la Psefon, sed lasis la pordon malfermita je unu sola volo de Kristo. De tiu eblo profitis Sergio por daŭrigi la unuigan politikon kun la monofizitistoj.

En 638 nova deklaro pri fido, la Ektezo, estis publikigita de la imperiestro. Afiŝita ĉe la pordo de la baziliko Sankta-Sofio, ĝi konfirmis la psefon kaj agnoskis, ke Kristo havas nur unu volon. Tio estas la baza principo de la ĝuste dirata monotelitismo, malsama je la unua deklaro.

Tiu deklaro ne efikis kiel esperite: unue la monofizitistoj ne aliĝis al ĝi kaj daŭre oponis kontraŭ la oficiala eklezio; due tiu deklaro signis elirpunkton de konflikto inter la patriarkaroj de Romo kaj de Konstantinopolo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Eble Sergio la 1-a patriarko de Konstantinopolo en la jaroj 610638 prezentus sian teorion pri la ‘unika energio” en Kristo al la ortodoksa (do katolika) episkoparo cele rekrei unuiĝon kun la episkopoj monofizitaj. Laŭ Maksimo la Konfesanto, en lia Disputatio cum Pyrrho, Sergio skribis al Teodoro el Faran de Arabio, al li sendante leteron de sia antaŭulo Menaso al papo Vigilio – deklaratan poste apokrifan en la Tria koncilio de Konstantinopolo – en kiu oni parolas pri “unika energio” (do unika volo).

En 626, imperiestro Heraklio kaj Kiro, episkopo de Fasis Sebastopolo, alfrontis la problemon de monotelismo. Kiro, tiam episkopo de Aleksandrio, la 3-an de junio 633 prezentas unuigan formulon kun siaurbaj monofizidistoj, en kiu estas dirate ke la “unika Kristo aktivas en agoj diaj kaj homaj per unika ‘teandria energio’, nome dia kaj homa.

La kontentiĝo de Kiro kaj de la imperiestro Heraklio kaj de Sergio, kaj precipe de monofizidistoj –“ne ni direktiĝis al la Koncilio de Kalcedonio sed la Koncilio de Kalcedonio venis al ni” – alarmigas ortodoksajn katolikojn, kiuj en ĝi travidas la neon de la duobla volon en Kristo. Sofronio patriarko de Jerusalemo, palestina monaĥo, invitas Kiron ne prediki herezan doktrinon. Kiro sendas Sofronion ĉe la Pariarko Sergio, kiu trovas kompromisan solvon: en ĝi oni ne pli parolu pri unu aŭ du ‘energioj’; kaj skribas al Kiro kaj al la papo Honorio la 1-a ke la solvo estis decidita por ne malhelpi la repacigan vojon al la kontraŭuloj monofizidistaj.

En tiu letero, Sergio asertas ke Sofronio jam petis elimini la esprimon ‘unika’, sed ke tio signifus malfari, per la terminologia vojo, la unikecon de volo en Kristo; ke oni malpermesis aludi al unu aŭ du energioj; ke mem kredis ke “la sama kaj unika Filo, Nia Sinjoro Jesuo Kristo, aktivigis la dian kaj la homan kaj ke ĉiu energio, kaj dia kaj homa, nevideble devenas el la unusola kaj unika Verbo”. Li aldonas ke la sintagmo “du energioj” skandalas multajn, ĉar ĝi ne troviĝas en la Patroj kaj povus pensi samtempan ekziston en Kristo de du voloj kontraŭaj kaj ke ne eblas ke la sama persono havas, rilate unusolan punkton, “kontraŭdiran volon”, kaj, fine, ke la “Patroj instruas ke neniam la volo de Kristo moviĝis sola kaj opona al la inspiro de la Verbo”.

Papo Honorio respondis, 634, per formuloj kiuj ŝajnis iomete konsenti kun la noviga formulo de Sergio kaj ties kompanuloj, kaj ŝajnis redukti la tutan diskuton al pura terminologia afero; pro tio li invitis eviti la sintagmon “du energioj” ĉar portanta ambiguecon kaj erarojn. Entute, en la respondo ne aperis la tradicia roma doktrino kvazaŭ estus preterlasita la hereza grundo de la nova formulo. Kaj la sekvananta papo Johano la 4-a strebis interpretigi la Honorian Leteron (eĉ leterojn) laŭ la tradicia dogmaro de la katolika roma eklezio; sed li ne multe konvinkis.

En 638, fortigita de la papa respondo, patriarko Sergio kaj imperiestro Heraklio ellaboris kaj publikigis la Ektesis, nome edikta dokumento kiu malpermesas paroli pri unu aŭ du energioj (voloj) en Kristo kaj asertas pri ekzisto de unusola volo en Kristo, nomata Thelema aŭ “hipostaza volo”. Dume mortis Sergio (639) kaj la nova patriarko Piro konfirmas la Ektesis.

Dume Romo, kun papo Johano la 4-a, en sinodo kondamnas monoteletismon kaj la Ektesis. La saman sintenon konfesas, kiel unikan katolikan veron, la du volojn en Kristo, ankaŭ la nova papo Teodoro (642). Eĉ Teodoro, kun teatra ceremonio kondamnas la forpasintan papon Honorion (aŭtoron de la letero ambigua) kaj ordonas ke la nova konstantinopola patriarko Paŭlo retiru la ediktan Ektesis.

Ankaŭ la nova papo Martino la 1-a (649) kondamnigis monoteletismon kaj asertigis, kiel Katolikan definitivan doktrinon, la duoblan volon en Jesuo Kristo.

Tiupunkte reagas la bizanca kortego: la nova imperiestro Konstanto arestigis papon Martinon (663) por lin kondukigi al Konstantinopolo, kaj, ĉar la papo ne rezignas sian tezon, oni li ekzilas (665) en Cherson de Krimeo, kie li mortos.

Nova imperiestro Konstantino la 4-a kaj la nova papo Agatono (678-681) akordiĝas ĝispunkte ke okazis la Tria koncilio de Konstantinopolo (681).

Tiu koncilio, kun la papaj delegitoj, kondamnis, en ekumena koncilio, monoteletismon kaj deklaras ke en Kristo ĉeestas “du naturaj voloj, du naturaj operacioj, sendividaj, seninterŝanĝaj, senkonfandaj, laŭ la instruoj de la Patroj, du voloj nekontraŭaj, sed lia homa volo sekvas la dian kaj ĉiopovan, senopone aŭ senribele, sed tute submetite”. Kaj oni pernome reĵetas la doktrinon de Sergio, Paŭlo, Piro, Kiro (kaj de papo Honorio (aŭtoro de la ekvivokoplena letero).

Sinteno kaj aprobo de papo Leono la 2-a[redakti | redakti fonton]

La nova papo (682-683) Leono la 2-a aprobis la decidojn de la Koncilio, precizigante ke papo Honorio “ne lumis la apostolan eklezion laŭ la doktrino de la apostola tradicio dum, male, lia profana konsento permesis ke la senmakula roma Eklezio estu makulita”. Kaj li kulpis “pro tio ke li ne prizorgis ĉekomence, kiel decis al la papa ofico, senfajrigi la ekflamon de la herezo, sed ĝin favoris per sia neglekto.”

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Storia della Chiesa, dalle origine fino ai nostri giorni, Augustin Fliche e Victor Martin, 28 volumi, edizione italiana a cura di Giuseppe Alberigo.
  • Hubert Jedin Breve storia dei Concili. I ventuno Concili ecumenici nel quadro della storia della Chiesa. Morcelliana, 1996.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]