Morinoideae

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Morinoideae
Morina persica en meza Anatolio
Morina persica en meza Anatolio
Biologia klasado
Regno: Plantoj, Plantae
Divizio: Angiospermoj, Magnoliophyta
Ordo: Dipsakaloj, Dipsacales
Familio: Kaprifoliacoj, Caprifoliaceae
Subfamilio: Morinoideae
Genro: du aŭ tri
Specio: dektri
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Morinoideae estas subfamilio ene de la planta familio de la Kaprifoliacoj (Caprifoliaceae).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Estas rezistaj, multjaraj herbaj plantoj, kiuj similas al kardoj kaj akantoj. La kavaj tigoj estas ofte kovrataj de velkaj folioj. La kontraŭstarantaj aŭ verticile starantaj folioj havas baze de la folitigo foliingon. La folirando estas dornohava.

La floroj staras en ŝajnverticiloj aŭ pli aŭ malpli kapaj floraroj kune kun (plej ofte) dorna brakteoj. La duseksaj floroj estas unusimetriaj kaj kvinnombraj. La kvin sepaloj estas kunkreskintaj kaj fenditaj ĉe la malsupra flanko aŭ dulipaj. La kvin petaloj estas kunkreskintaj al tubo, kiu estas dulipa. Ekzistas nur unu stamenocirklo kun nur du aŭ kvar stamenoj, kiuj estas fekundaj. La anteroj havas du tekojn. La plantoj de la subfamilio estas akensimilaj fruktoj.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La subfamilio Morinoideae estis unue priskribita de Gilbert Thomas Burnett. La subfamilio apartenas hodiaŭ plej ofte al la familio de la Kaprifoliacoj (Caprifoliaceae). Laŭ alia opinio, ĝi estas propra familio de la Morinacoj (Morinaceae). La du aŭ tri genroj kun ĉ. 13 specioj hejmiĝas de Sudorienteŭropo ĝis Himalajo kaj sudokcidenta Ĉinujo (du genroj kaj dek specioj).

Al la subfamilio Morinoideae apartenas nur du aŭ tri genroj kun ĉ. 10 specioj:

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Morina longifolia:

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Yasin J. Nasir: Morinaceae. Flora of West Pakistan. volumo 67 Stewart Herbarium, Gordon College. Rawalpindi. 1974. Online=online OCLC=223635800

Deyuan Hong, Fred R. Barrie: Morinaceae.