Moses Mendelssohn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
pentraĵo pri Moses Mendelssohn en la Juda Muzeo de Berlino

Moses MENDELSSOHN (n. la 6-an de septembro 1729 en Dessau; m. la 4-an de januaro 1786 en Berlino) estis germanlingva juda filozofo. Li konsideriĝas gvida reprezentanto de la juda klerisma movado Haskala. Ĉefa celo de la movado estis la sekularigo, do la divido inter ŝtataj kaj religiaj instancoj, bazo por plur-religia kaj religie tolerema socio. La malfermiĝo de klerismaj judoj al la nejudaj kleruloj de siaj loĝolandoj en Eŭropo gvidis al kreskiĝantaj tensioj inter la judoj mem - inter malfermuloj kaj ortodoksaj judoj.

Inter judaj kleruloj Moses Mendelssohn konatiĝis inter alie per germanlingva traduko de la Torao en hebreaj literoj, kaj kiel eldonanto de verko kun gramatikaj klarigoj pri la Torao. Li donis gravajn impulsojn kaj al la germana kaj la hebrea lingvoj.

Dum la jaro 1763 Mendelssohn, antaŭ Immanuel Kant, per filozofia eseo gajnis la unuan premion de la "Reĝa Akademio" Berlino (la pli posta Prusia Akademio de la Sciencoj) kaj per tio estis renoma klerulo. Dum 1767 li publikigis la germanlingvan eseon "Phaidon aŭ pri la senmorteco de la animo" - multe legata filozofia teksto, kiu poste publikiĝis en pluraj pliaj eldonoj kaj tradukiĝis al dek pliaj lingvoj. La verko estas interpreto de la platona dialogo "Phaidon" inter Sokrato lak siaj amikoj, "modernigite kaj tradukite la la metafiziko de Christian Wolff", kiel skribis la filozofo Hegelo.

Dum 1770 la svisa pastro Johann Caspar Lavater postulis la judan klerulon aŭ formale malpravigi la kristanismon aŭ mem kristaniĝi, kio gvidis al publika disputo inter Mendelssohn kaj Lavater führte. Tiu disputo flanke de la juda klerulo postulis multe da taktiko kaj diplomatio, ĉar la judoj en la kristanaj socioj de Eŭropo estis nur pene tolerataj kaj Mendelssohn, ĉu li volis aŭ ne, konsideriĝis ilia parolisto kaj gvida reprezentanto. Dum la sekva jaro li malsaniĝis, probable pro la granda psika streso ligita al la publika disputo. Samjare pluraj prusiaj sciencistoj proponis lian akcepton kiel membro de la Prusia Akademio de la Sciencoj, inter la subtenantoj estis la prezidanto de la akademio. Tamen la prusia reĝo Frederiko la 2-a malebligis la membriĝon.

Moses Mendelssohn dum la jaro 1777 defendis la judojn de Dresdeno kaj sukcesis eviti ilian forpelon el la urbo.

Por la germana verkisto Gotthold Ephraim Lessing la juda klerulo estis la modelo por la ĉefa personaĵo de la versa dramo Nathan der Weise ("Natano la saĝulo"), kiu pledas por tolerema kunvivado de judoj, kristanoj kaj islamanoj.

Eksteraj ligiloj

greke retejo de la germanlingva Mendelssohn-societo greke retejo de la Moses-Mendelssohn-centro por eŭropaj-judaj studoj ĉe la universitato Potsdam greke paĝoj de la Moses-Mendelssohn-akademio Halberstadt greke pluraj libroj de Moses Mendelssohn en la retejo Google Books greke Informoj pri Moses Mendelssohn en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)

<"-- pro lia eksterordinara rolo pravigeblas ne nur meti la artikolon en kategorion "judoj", sed ankaŭ en kategorion "judismo" -->