Muzeo
Muzeo estas konstanta ekspozicio de dokumentoj kaj objektoj, kiuj atestas la evoluon de la homa kulturo. Oni kaj la domon de la ekspozicio kaj la kolektaĵojn ekspoziciatajn nomas muzeo.
Pri muzeoj estas kelkaj internaciaj rezolucioj. La unuaj estas la "Ĉartoj de Ateno" de Ligo de Nacioj de 1931, poste Unesko aprobis la rekomendan Ĉarton de Nov-Delhio en 1956, ankaŭ estas aliaj regionaj rezolucioj.
Famaj muzeoj:
- Brita Muzeo en Londono
- Ermitejo en Sankt-Peterburgo
- Franca Nacia Muzeo De Renesanco
- Louvre en Parizo
- Prado en Madrido
- Smithsonian Institution en Vaŝingtono
Bildaro
-
La Nacia Galerio en Londono