Na (prepozicio)
El Vikipedio
- Ĉi tiu artikolo temas pri la prepozicio. Por aliaj signifoj de la vorto vidu Na.
"na" estas eksperimenta aŭ neologisma prepozicio en Esperanto, kiu estas proponita alternativa maniero esprimi akuzativon en situacioj, kie uzo de la kutima finaĵo -n ne taŭgas. Ĝi estas uzata antaŭ la nominativa formo de substantivo kaj kune kun ĝi havas la saman signifon kiel la kutima akuzativa formo de la substantivo kreita per la finaĵo (ekz. na esperanto = esperanton). Ĝi estas konsiderata fare de prestiĝaj homoj kiel kontraŭfundamenta, sed parte populara en la junulara medio, kies multaj aktivaj anoj ĝin jam pasive konas, sed aktive uzas ĝin nur kelkaj.[1]
Enhavo |
[redaktu] Argumentoj por la prepozicio
La prepozicion na oni povas avantaĝe uzi ekzemple en la sekvaj situacioj:
- ĉe propraj nomoj kaj ĝenerale 'neesperantigeblaj' vortoj (kiuj ne finiĝas je '-o'):
mi ŝatas na Shakespeare anstataŭ Shakespeareon, Shakespearon aŭ Shakespeare-on, laŭ kiuj nerekoneblas (de parolita, kaj en la unuaj du kazoj ankaŭ de skribita lingvaĵo) la originalo literumado de la nomo - ĉe substantivaj konstruoj por pli klara esprimado de koncepto, en kiu oni kutime devas uzi ĝenerale la prepozicion de:
mi forpelas hundon = mi forpelas na hundo -> forpelado na hundo anstataŭ forpelado de hundo, kiu povas signifi ekz. ankaŭ fare de hundo aŭ for de hundo - ĉe nekompletaj substantivaj frazoj kiel ekz. ambaŭ aŭ unu:
"Kion vi volas, ĉu lakton aŭ kafon?" -- "Mi volas na ambaŭ." anstataŭ "Mi volas ambaŭ." - ĉe komplikaj substantivaj konstruoj por esprimi duoblan akuzativon (akuzativon ene de akuzativo):
"Sufiĉas malsukcesigi na ĉiuj provoj savontaj ĝin." (ĝi = rivero; la parolanto volas, ke la rivero formortu)
anstataŭ "Sufiĉas malsukcesigi ĉiujn provojn savontajn ĝin.", kio estas nek tro travidebla nek klara kaj laŭ opinioj de kelkaj eĉ entute ne eblas
Tamen eĉ laŭ na-istoj, oni prefere evitu la uzadon de la prepozicio na tie, kie tio ne necesas; ekz. oni ne diru mi volas na lakto se oni komforte povas diri mi volas lakton. Tia farado povus eble esti konsiderata eĉ kontraŭfundamenta.
[redaktu] Argumentoj kontraŭ la prepozicio
- La plej grava argumento kontraŭ na estas, ke ĝi estas kontraŭfundamenta. Por homo, kiu sekvas la Fundamenton, ĉiuj aliaj konsideroj de ĝia boneco aŭ taŭgeco estas flankaj. Ĉar ĝi estas kontraŭfundamenta, ne eblas diskuti pri ĝi en Esperanto. Ĝi enkondukas novan manieron esprimi bazan gramatikan rilaton, kaj lingvoj ordinare ne ekhavas novajn manierojn esprimi tian bazan gramatikan rilaton, kaj ĉar ĝi estas ne-oficiala neologismo, kiu ne baziĝas sur internacia vorto.
- Laŭ kelkaj, oni povas uzi tiucele eĉ prepozicion je.
- Oni uzas la formon Shakespeare-on por nekutimaj vortoj (ĉi-kaze eĉ Ŝekspiron).
- Kiu pelas kiun, tio estas komprenebla el la teksto. Ankaŭ en naciaj lingvoj ekzistas neprecizaj esprimoj.
- La problemo pri ambaŭ ŝajnas esti sensignifa. Aldone, oni povas diri, kaj iuj diras: Mi preferas la ambaŭon.
- Eĉ la skizita frazo (en la lasta punkto de la supra listo) estas nebula. Iuj (mi!) devas legi la akuzativan formon por kompreni la na-an.
- Oni multobligas la manierojn esprimi la akuzativon, kio malsimpligas la lingvon: Ĉar eĉ la naistoj mem ne uzas "na" ĉiam anstataŭ n-finaĵon, devas esti reguloj, kiuj fiksas kiam oni uzu "na" kaj kiam oni uzu n-finaĵon. Tio estigas komplikan regularon pri la esprimo de akuzativo, neinda kaj kontraŭnatura je Esperanto. (Tamen ne necese temus pri striktaj reguloj, sed nur pri stilo kaj personaj kutimoj, simile al la elekto inter aktiva kaj pasiva voĉoj).
[redaktu] Historio
La prepozicio "na" estis origine proponita de G. F. Makkink en sia verko Nia fundamento sub lupeo en 1990.[2] En tiu libro li proponis ke oni povus uzi por tiu celo aŭ la vorton "na" aŭ la vorton "no". Kiam dum la 90-aj jaroj la unuaj homoj elprovis tiun proponon, ambaŭ variantoj ("na" kaj "no") estis uzataj. Sed kiam la uzo de "na" multiĝis komence de la unua jardeko de la 21-a jarcento, klariĝis, ke la formo "na" venkis kontraŭ la formo "no".
Al la disvastiĝo de "na" verŝajne signife kontribuis la Manifesto de naismo, kiun Marteno Miniĥ publikigis interrete fine de 2001.
[redaktu] Fontoj
- ↑ Laŭ rezultoj de enketo pri la prepozicio "na" okazigita inter kelkaj el la partoprenantoj de la 49-a Internacia Seminario, 15 (79%) de la enketitoj konas la prepozicion "na", dum 4 (21%) de la enketitoj ne konas ĝin; kaj 7 (35%) de la enketitoj iam uzas la prepozicion "na", dum 13 (65%) de la enketitoj ne uzas ĝin.
- ↑ G. F. Makkink: Nia fundamento sub lupeo, Flandra Esperanto-Ligo, Antwerpen, 1990
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Manifesto de naismo de Martin Minich – iom pli profunda priparolo de la temo kaj klarigo de la neceso kaj uzkampoj de la prepozicio
- Artikolo en Libera Folio pri naismo
- Kontribuoj al la norma esperantologio de Helmut Welger – kritiko de la verko de Makkink
- Pri la na-ismo de Bertilo Wennergren

