Nablus
Nablus | |
arabe: نابلس, hebree: שכם Šəḵem | |
urbo | |
Oficiala nomo: arabe نابلس | |
Ŝtato | Palestino |
---|---|
Distrikto | distrikto Nablus |
Situo | Nablus |
- koordinatoj | 32° 13′ N 35° 16′ O / 32.217 °N, 35.267 °O (mapo) |
Loĝantaro | 126 132 (2007) |
Horzono | UTC+2 |
Situo de la urbo en la nuna Palestina Aŭtonomio
| |
Vikimedia Komunejo: Nablus | |
Retpaĝo: www.nablus.org | |
Nablus (arabe نابلس, latinliterigo laŭ DMG Nāblus, hebree שכם Šəḵem aŭ [Ŝaĥem]) estas urbo en la nuna Palestina Aŭtonomio. Laŭ stato de la jaro 2007, la urbo havis sume 126 132 loĝantojn.
La urbo strategie situas inter du montoj, kiuj arabe nomiĝas Ibāl kaj Ĝirzim, kaj en la tanaĥo respektive biblio nomiĝis Ebal kaj Garizim.
Nuntempe inter la islamana kaj kristana loĝantaro krome vivas proksimume 400 samarianoj. La urbo estas sidejo de la universitato de Nablus, ankaŭ nomata Nacia Universitato An-Naĝah. En senpera proksimeco de la urbo situas la historia tombo de Jozef (filo de Jakob).
Demografio
En la distrikto Nablus inkluzive de la rifuĝejoj Askar kaj Balata kaj inkluzive de la vilaĝoj ĉirkaŭ la urbo Nablus vivas pli ol 205 000 palestinaj loĝantoj. En la distrikto krome situas 14 israelanaj koloniaj loĝlokoj.
Partneraj urboj
La urbo havas la sekvajn partnerajn urbojn: