Nazaria Granada Reĝlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Emirlando Granado
Origina nomo إمارة غرﻧﺎﻃﺔ
Imarat Gharnāṭah
 Almohadoj 12281492 Reĝlando de Kastilio 
Royal Standard of Nasrid Dynasty Kingdom of Grenade.svg
flago
Coat of Arms of the Emirate of Granada (1013-1492).svg
blazono
Geografio
Reino de Granada.svg
La nazaria regno Granado
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Almohadoj Almohadoj
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando de Kastilio Reĝlando de Kastilio
Historio
v  d  r
Information icon.svg

La Nazaria Granada Reĝlando estis islama ŝtato de la Mezepoko, kiu situis en la sudo de Iberio, kun la ĉefurbo en Granado. Ĝi estis fondita en 1238 de la nazaria Mohamed-Ben-Nazar, ĝia lasta reĝo Boabdilo la Juna, venkita de la Katolikaj Gereĝoj la 2-a de januaro 1492 post la okupado de la urbo Granado, kiu metis finon al la Milito de Granado. Post tio ĝi estis definitive aneksita al la Regno de Kastilio kiel kristana regno. La nazaria regno de Granado estis la lasta ŝtato de al-Andalus.

La Regno de Granado estis formata de la nunaj provincoj de Andaluzio Kordovo, Sevilo, Ĥaeno, Kadizo, Almerio, Malago kaj Granado, sed kun la paso de la tempo kaj la kristanaj konkeroj ĝi reduktiĝis kaj en la 15-a jarcento ĝi nur konsistis el la nunaj provincoj Granado, Almerio kaj Malago. La regno estis dividita en teritoriaj kaj administraj distriktoj, nomataj taĥaoj. La landlimo inter la regno de Granado kaj la teritorioj de la regno de Kastilio estis konata kiel la Maŭra Bando, en la hispana frontera kaj pro tio ankoraŭ ĉefe en la nuna Kadizo, estas multaj urboj kaj vilaĝoj kiuj havas tiun vorton en la dua parto de la nomo, ekzemple Jerez de la Frontera, Chiclana de la Frontera, ktp.

Granado fariĝis en la 14-a kaj 15-a jarcentoj unu el la plej prosperaj urboj de Eŭropo, ruinigita post la krizo de la 14-a jarcento. Ĝi estis unuaranga komerca kaj kultura centro kaj eĉ havis ĉ. 165.000 loĝantojn, kaj ankoraŭ konserviĝas gravaj konstruaĵoj de tiu brila epoko kiaj la Alhambra kaj la Ĝeneralifo.

Aliaj gravaj urboj de la regno estis Almerio, kvankam ĝia splenda periodo estis en la 11-a kaj 12-a jarcentoj dum regado de la tajfoj. La komarko Alpujarras, eĉ se ne havis gravan urbon, estis tre loĝata regiono kaj tre grava ekonomie por la regno, tiu situacio restis ĝis la ribelo de 1568 multe post la definitiva forigo de la regno, post kiu la plimulto de la islama loĝantaro devis forlasi la komarkon.

Ekzistas malmultaj datumoj pri la organizado de la nazaria ŝtato kaj la institucioj, kvankvam verŝajne Alhamar elektis la saman organizon ekzistinta dum la Kordova Kalifujo: veziroj, kadioj, fiskaj agentoj kaj super ĉiuj aliaj, la maliko.