Nicole Scherzinger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nicole Scherzinger, decembro 2006

Nicole Elikolani Prescovia SCHERZINGER [ŝercinger] (29-an de junio 1978 en Honolulu, Havajo) estas usona kantistino, dancistino, aktorino. Ŝi venas de rusaj, havajaj, filipinaj prauloj. Ŝi estas membro en la danca kaj muzika grupo The Pussycat Dolls. La nomo Scherzinger [ŝercinger] venas de la dua edzo de ŝia patrino.

Ŝi aperis ĝis nun (2007) en la filmoj Chasing Papi kaj Love Don't Cost a Thing.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi aktorludis dum la lernejaj jaroj, lukris iomete kiel modelo. Kiam rokbando de Travis Meeks Days of the New serĉis kantistinon, ŝi mallongtempe kunlaboris, sed poste ekstudis en universitato. La kunlaboritajn demoalbumojn aŭskultis produktisto Scott Litt kaj invitis ŝin al Los Angeles, por verkis duan albumon kun la bando.

Ŝi iĝis en 2001 - danke al talent-serĉa programo - membro de la elstara bando Eden's Crush, kun kiuj ŝi faris la sukcesan debutan albumon Popstars kaj poste turneis kun 'N Sync kaj Jessica Simpson. La grupo Eden's Crush disvolviĝis baldaŭ kaj en 2002 dediĉis Scherzinger laboron por sia solokariero.

Ŝi aliĝis en 2003 al The Pussycat Dolls, kiu sercis gvid-kantistinon. Post la sukcesa albumo PCD kaj monda turneo, laboras la bando pri la dua albumo.

Solokariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi laboris por sia soloalbumo kun i.a. Timbaland, Akon, Sean Garrett. Ŝia soloalbumo Her Name Is Nicole aperis en 2007