Nigra formikulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra formikulo
Nigra formikulo
Nigra formikulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Myrmecocichla
Specio: M. nigra'
Myrmecocichla nigra
(Vieillot, 1818)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigra formikulo (Myrmecocichla nigra) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Formikuloj, kiu enhavas naŭ speciojn de nigrecaj birdoj kiuj manĝas insektojn, sed ĉefe formikojn, de kio devenas la nomoj popola kaj scienca, kie Myrmecocichla estas latinigita vorto el du radikoj el la antikva greka kiuj signifas kune formikomanĝanto (mirmeks) kaj (ciklos).

Ĝi estas tre nigra birdo de kio devenas la nomoj popola kaj scienca, kie nigra estas latina vorto, kiu signifas tute same kiel en Esperanto. Specife tiu specio montras blankan makulon en ŝultro. Ĝi estas 15 al 16 cm longa, fortika kaj relative mallongvosta kompare kun aliaj saksikolenoj. La plumaro de la plenkreska masklo estas brilnigra escepte ĉe la blankaj makuloj de la supraj flugiloj kiuj estas kutime videblaj aŭ nur parte kaŝitaj (kiel ĉe la foto) kiam la birdo estas ripoza. La ino kaj kaj junuloj estas tre malhelbrunaj (Zimmerman, Turner kaj Pearson 1999).

La kanto (en Kenjo kaj norda Tanzanio) estas priskribita kiel "longigita, milda kaj muzikeca, foje dumfluge, ŭii tiŭiii tuŭiiiaa, skŭik-skŭiaaaa, kŭiaaa-aaa-kŭiaaa, aa-iŭii-tii, ciŭii-tiŭ-skŭiiia-ci-siiit…." Tiu specio foje imitas aliajn birdojn (Zimmerman, Turner kaj Pearson 1999).

Ĝi loĝas amplekse, sed nesekve en herbejoj deAfriko, el Senegalio orienten al Kenjo kaj sude al Angolo kaj Zambio. Ties teritorio estas ĉirkaŭkalkulita je 3,400,000 km², kaj ĝi estas konsiderata "ofta" en almenaŭ partoj de tiu areo (Birdlife International 2004).

Referencoj