Nigrakapa verdpego

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigrakapa verdpego
Nigrakapa verdpego
Nigrakapa verdpego
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Picus
Specio: P. erythropygius
Picus erythropygius
(Elliot, 1865)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Nigrakapa verdpegoRuĝpuga verdpego (Picus erythropygius) estas granda birdo de la familio de pegedoj kaj genro de Pegoj, kiu estas disvastigita en sudorienta Azio, nome Kamboĝo, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vietnamio.

Ties natura habitato estas mezvarmaj arbaroj kaj subtropikaj aŭ tropikaj humidaj malaltaj arbaroj de tiu mondoregiono.

Tiu ĉi pego montras tute malkutiman aspekton inter pegoj de la genro Picus pro du eroj: nigra kapo kaj tre ruĝa pugo. Krom tio, kiel aliaj pegoj, tiu ĉi specio havas mallarĝan pintakran bekon, fortan voston por teni sin kontraŭ la arbotrunkoj, kaj zigodaktilajn piedojn, ku du fingroj antaŭen kaj du malantaŭen. La longa lango povas esti lanĉita kapti insekctojn.

Laŭ koloro ĝi montras, kiel aliaj pegoj, verdajn dorson kaj flugilojn kaj nigrecajn fortan voston kaj flugilpintojn, sed la nigra kapo tute distingas la specion. En tiu nigra kapo ege kontrastas ruĝa frunto kaj helaj okuloj. La gorĝo kaj kolo estas flavaj (ne la nigra nuko) kaj en la verdeca dorso ege kontrastas la ruĝega pugo, kiu tutcerte utilas por rekoni la specion dumfluge.

Fonto[redakti | redakti fonton]