Nikolaj Gogol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Gogol
Nikolaj Gogol
Naskiĝo 1-an de aprilo 1809
en Veliki Soroĉinci, Rusia Imperio (nun Ukrainio)
Morto 4-an de marto 1852
en Moskvo, Rusia Imperio
Nacieco ruso
Sukcesis kiel verkisto
Reprezentaj verkoj
  • Taras Bulba (1835)
  • Revizoro (1836)
vdr

Nikolaj Vasiljeviĉ GOGOL (Ruse: Никола́й Васи́льевич Го́голь) (naskiĝis la 1-an de aprilo 1809 - mortis la 4-an de marto 1852 en Moskvo) estis rusia kaj ukraina verkisto.

Li devenis el malriĉa ukraina nobela familio. Lia patro Vasil Hohol (1777-1825) verkis ukrainlingve teatrajn skeĉojn kaj poemojn. Gogol travivis sian infanaĝon en nobela bieno Vasilievka, gimanziojn li vizitadis en Poltavo kaj Niĵino. En 1828 li transloĝiĝis al Peterburgo. Post nesukcesaj literaturaj komencoj li vojaĝis tra Germanio, post la reveno li vane klopodis fariĝi aktoro, sed li sukcesis kiel ŝtata oficisto. Kiam li fariĝis fama verkisto, li instruis en knabina patriotisma instituto kaj kiel helpa profesoro de historio en Peterburga universistato. En 1831 li konatiĝis kun Puŝkin.

Lia komedio La Revizoro estis inter la unuaj libroj tradukitaj de Zamenhof en Esperanton.

En 2009 okaze de la ducentjariĝo de lia nasko, okazis polemiko kaj en Rusio kaj en Ukrainio, ĉar ĉefe naciismaj sektoroj profitis, ke Gogol devenis el ukraina origino kaj verkis en la rusa por respektive defendi lian rusecon aŭ lian ukrainecon. Dmitrij Cibulevskij pri tio skribis en Monato: Sendube Gogol reprezentas kaj la rusan, kaj la ukrainan literaturojn. Lia genio sufiĉis por en ambaŭ okazoj fariĝi vere elstara kaj neimitebla.[1]

Verkoj

  • Vesperoj sur novalo proksime de Dikanka (1831)
  • Vij (1835)
  • Taras Bulba (1835)
  • Rakonto, kiel kverelis Ivan Ivanoviĉ kun Ivan Nikiforoviĉ (1835)
  • Revizoro (1836)
  • Edziĝo (1842)
  • Шинель, (Palto) (1842)
  • Portreto
  • Notlibro de frenezulo
  • Malvivaj animoj (1835)

En Esperanto aperis

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2003/03, paĝo 17: Ukrainaj kantoj kaj peterburgaj groteskoj verkita de Dmitrij CIBULEVSKIJ.