Nimfeacoj
El Vikipedio
|
|
||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Troveblo de fosilioj: Frua Kretaceo - Nun | ||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||
|
||||||||||
|
Genroj
|
||||||||||
Nimfeacoj (Nymphaeaceae) estas familio de la ordo nimfealoj, kun - ĉefe tropikaj - 5 genroj. Ĝia sistematika statuso estas diskutita, la specioj montras trajtojn de la praaj dukotiledonaj plantoj.
Karakterizaĵoj [redakti]
flordiagramo de nimfeo (Nymphaea)
La nimfeacaj estas marĉaj plantoj, kies radiktigoj lokiĝas en la ŝlimo, subakve. La folioj etendiĝas sur la akva surfaco, la floroj estas grandaj, okulfrapaj. La stamenoj lokiĝas spirale, ili nombro ne estas difinita. Iliaj angiotuboj lokiĝas sporade en la tigo, kio estas karakterizaĵo de la unukotiledonaj.
Genroj [redakti]
- Euryale – Sola specio de la genro estas E. fenox, kiu estas kultivata en Ĉinio por ties grajnoj en Ĉinio. Ĝiaj folioj estas pli malgrandaj ol tiuj de la Victoria-specioj, sed la folirandoj ne kliniĝas supren.
- Ondinea – Sola specio estas O. purpurea.
- Victoria – sud-amerika genro, kun specioj de V. amazonica kaj V. cruziana. Ili havas grandegajn foliojn, kies diametropovas atingi eĉ 4 metrojn en la natura medio.
- nufaro (Nuphar) – grava specio (Nuphar lutea).
- Nimfeo
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |