Norman Robert Pogson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Norman Robert Pogson
Persona informo
Nomo Norman Robert Pogson
Dato de naskiĝo 23-a de marto 1829
Loko de naskiĝo Nottingham
Dato de morto 23-a de junio 1891
Loko de morto Madraso
Okupo
Aĝo je morto 62
v  d  r
Information icon.svg

Norman Robert Pogson (naskiĝis la 23-an de marto 1829 en Nottingham, mortis la 23-an de junio 1891 en Madraso) estis brita astronomo

Aĝa de nur 18 jaroj li jam estis kalkulinta la orbitojn de du kometoj.

En 1851 li iĝis helpanto en la observatorio Radcliff de Oksfordo. En 1860 li iris en Baraton por iĝi direktoro de la observatorio de Madraso (nun, Ĉenajo). Tie li komponis la katalogon de Madras de 1105 steloj. Li malkovris ankaŭ tie kvin asteroidojn kaj ses variantajn stelojn.

En 1868 kaj 1871, li partoprenis al la ekspedicioj por la observo de sunaj eklipsoj en Barato.

Li restis estro de la observatorio de Madraso dum tridek jaroj, ĝis sia morto. Dum lia kariero li malkovris entute 8 asteroidojn kaj 21 variantajn stelojn.

Lia ĉefa kontribuaĵo al scienco estis rimarki, ke en la sistemo de videbla magnitudo eltrovita de la greka astronomo Hiparko, la steloj de unua magnitudo estis centope pli brilaj ol tiuj de sesa magnitudo. Li sugestis en 1856 fari ke la malsupreniro de unu magnitudo kongruu kun supreniro de brilo de la kvina radiko de 100 aŭ, ke malpligrandiĝo de la magnitudo je 1 unuo signifu pligrandiĝon de kvanto da lumo je 1001/5 ~= 2,512 fojoj[1].

Malkovritaj asteroidoj : 8
42 Iziso 23-a de majo 1856 Oksfordo
43 Ariadno 15-a de aprilo 1856
46 Hestio 16-a de aŭgusto 1857
67 Azio 17-a de aprilo 1861 Madraso
80 Sapfo 2-a de majo 1864
87 Silvio 16-a de majo 1866
107 Kamilo 17-a de novembro 1868
245 Vero 6-a de februaro 1885


Honoroj[redakti | redakti fonton]

Li estis ano de la Royal Astronomical Society (Reĝa Astronomia Societo).

Oni donis lian nomon al:

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Introduction à la notion de magnitude (Enkonduko al la nocio pri magnitudo) (france)
  2. JPL Small-Body Database Browser 1830 Pogson (1968 HA) (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]