Nota bene (slovakia gazeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nota bene estas stratgazeto eldonata ekde septembro 2001 de la slovakia neregistara organizo Proti prúdu (signifas: kontraŭ (la) fluo).

La gazeto estas helpo al senhejmuloj. Vendonto (persono sen hejmo) unue registriĝas, ricevante legitimilon, kiun ŝi/li devas videble surhavi dum la vendado. Sekve ŝi/li aĉetas gazetojn kontraŭ duono de la vendoprezo (nuntempe 0,70 EUR) kaj vendas ilin en sia difinita vendoloko (publika loko ekzemple sur strato aŭ placo) kontraŭ la plena vendoprezo (nuntempe 1,40 EUR), konservante la diferencon por si (kelkajn unuajn gazetojn ŝi/li ricevos senpage ĉe registrado, tial komence oni bezonas neniun monon).

La gazeto komence estis vendata nur en Bratislavo, sekve ĝi disvastiĝis ankaŭ en ceterajn slovakiajn urbojn, ekzemple Banská Bystrica, Kežmarok, Košice, Malacky, Nitra, Nové Zámky, Piešťany, Poprad, Prešov, Senica kaj Trnava.

Nota bene estas monatgazeto. Dum ĝia historio okazis provoj pri dusemajna periodo, kiu tamen ne sukcesiĝis kaj la gazeto revenis al monata periodo.

La nomo Nota bene devenas el la latina kaj signifas "notu bone".

Nota bene anas en International Network of Street Papers (Internacia reto de stratgazetoj).

La asocio Proti prúdu organizas, krom la gazeto, ankaŭ aliajn aktivaĵojn por helpi al senhejmuloj plibonigi sian pozicion kaj finfine povi eliri el senhejmeco.