Nov-Ĵerzejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Nov-Ĵerzejo

Nov-Ĵerzejo (angle New Jersey [nu ĜERzi]) estas unu el la plej malgrandaj usonaj ŝtatoj, sed ĝi havas la plej altan loĝdenson (8,41 milionoj sur 22.608 kvadrataj kilometroj). Ĝi fariĝis la 3-a ŝtato de Usono la 18-an de decembro 1787.

Loĝantaro: 8.414.350 (en 2000)
Areo: 19.215 kv. km
Ĉefurbo: Trenton

Geografio

Nov-Ĵerzejo, estante inter du grandaj urboj, Filadelfio kaj Novjorko, estas unu el la plej riĉaj kaj dense urbaj ŝtatoj en Usono. En la nordoriento estas la antaŭurboj de Novjorko, en la sudokcidento estas la antaŭurboj de Filadelfio, en la mezo estas Princeton kaj en la oriento laŭ la oceano estas Atlantic City.

Historio

La Novjorka kaj Novĵerzeja kampanjo konsistis el serio de bataloj por la kontrolo de Novjorko kaj la ŝtato de Novĵerzejo en la Usona Revolucia Milito inter britaj militfortoj sub estreco de la generalo Siro William Howekaj tiuj de la Kontinenta Armeo sub estreco de la generalo George Washington en 1776 kaj la vintraj monatoj de 1777.

Aktuala teknologio

Nov-Ĵerzejo havas la rafinejojn de Exon, la stabejojn de grandaj farmaciaj kompanioj (Merck, Bristol-Myers Squibb kaj aliaj) kaj la laboratoriojn de Bell Labs. Edisono mem ankaŭ havis siajn laboratoriojn en Nov-Ĵerzejo en la nuna Edison.

Inventoj el Nov-Ĵerzejo

elektra lampeto, fonografo, kino, elektra gitaro, ladskatola supo, transistoro, kolora televido, vidbendilo.

FAmuloj

En Nov-Ĵerzejo mortis hungara-usona sociologo Károly Nagy.

Eksteraj ligiloj