Observatorio Goethe Link

El Vikipedio, la libera enciklopedio

la Observatorio Goethe Link (39° 32′ 58″ N 86° 23′ 43″ U / 39.54944 °N, 86.39528 °U / 39.54944; -86.39528 (mapo)) estas astronomia observatorio apud Broklino (Indianao, Usono), je altitudo de 293 metroj.

Ĝi dependas de la Universitato de Indianao kaj estas uzata de la "Indiana Astronomical Society". Ekipas ĝin teleskopo kun spegulo de 36 coloj (91 cm) kaj astrofotilo kun trilensa objektivo de Cooke de 10 coloj (254 mm).

Ĝi estis konstruita en 1937, fare de la usona kirurgo kaj amatora astronomo Goethe Link (18791980), per ties propra monrimedo. La teleskopo ekfunkciis en 1939. En 1948 Goethe Link donacis sian observatorion al la Universitato de Indianao.

Elde la observatorio Goethe Link estis malkovritaj multenombraj asteroidoj, pri kies malkovro Minor Planet Center kreditis la Universitato de Indianao, kiu funkciis la "Indiana Asteroid Program" (Indianaan Programon pri Asteroidoj) inter 1949 kaj 1967 per la astrografilo de 10 coloj. La astreroido 1728 Goethe Link estis tie malkovrita la 12-an de oktobro 1964.

En la 1960-aj jaroj, kiam la luma poluo komencis ĝeni la observadoj, la Universitato de Indianao konstruis novas observatorion en la Ŝtata Arbaro Morgan-Monroe, oficiale nomata Stacio Morgan-Monroe de la Observatorio Goethe Link[1].

Notoj kaj referencoj

  1. Observatorio Morgan-Monroe el la paĝaro de la Universitato de Indianao ĉe Bloomington (angle)

Eksteraj ligiloj