Observatorio de Majorko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorio de Majorko
Observatorio
Observatorio de Majorko
Oficiala nomo: Observatorio Astronómico
de Mallorca
Kromnomo: OAM
Lando Hispanio Hispanio
Municipo Costitx
Supermara alteco 206 m s. m.
Koordinatoj 39° 38′ 33.1″ N 2° 57′ 1.86″ O / 39.642528 °N, 2.9505167 °O / 39.642528; 2.9505167 (mapo)
Estiĝo majo 1991
Posedanto Instituto de Astronomio kaj Kosmonaŭtiko de Majorko
(depost 2017)
Situo de la observatorio en Hispanio
Situo de la observatorio en Hispanio
Situo de la observatorio en Hispanio
Retpaĝo: http://www.oamallorca.org/nueva-web-oam

La Observatorio de Majorko (OAM) estas astronomia observatorio fondita en majo 1991 en la insulo Majorko (Balearoj Hispanio), sude de Costitx. Ĝia MPC kodo estas 620.[1] Ĝi estas la unua astronomia centro en la aŭtonoma komunumo kaj la provinco de Balearoj. Ĝi nun estas estrita de la astronomo Salvador Sánchez.[2]

La Observatorio estas pioniro inter la hispanaj observatorioj kaj uzas robotajn teleskopojn ; kvar el ili estas en la Observatorio de La Sagra (Almerio) por la studo de malgrandaj korpoj de la sunsistemo.

Granda planetario dependa de la Observatorio de Majorko proponas publikajn seancojn. The Open University estas unu el la multenombra akademiaj institucioj, kiuj funkciigas somerajn kursojn ĉe tiu observatorio.

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

Minor Planet Center kreditas la Astronomia Observatorio de Majorko de la malkovro de 2730 numerotitaj asteroidoj inter 1999 kaj 2014.[3] sub la nomo AOM. Astronomoj de la OAM malkovris potence danĝerajn objektojn kiel (216258) 2006 WH1.

En 2013 forta supernovao ; SN 2013dv, estis malkovrita en galaksio malproksima de 575 milionoj da lumjaroj. Tiu malkovro estis konfirmita de la Universitato Harvard kaj de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio.[4]

Bankroto[redakti | redakti fonton]

En 2015 la observatorio bankrotis, ŝuldante 1,8 milonojn da eŭroj al kreditoroj inter kiuj la sociala sekureco. Post aŭkcio, ĝi estis aĉetita de la Instituto de Astronomio kaj Kosmonaŭtiko de Majorko : establaĵo ad hoc fondita en 2017 en kunlaboro kun ESA kaj du hotelaj grupoj : Iberostar kaj Jumeirah.[5]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Likvidado kaj reaĉeto de la observatorio


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Astronomical Observatory of Mallorca en la angla Vikipedio.