Okcidenta Bengalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo montranta kie estas Okcidenta Bengalo en Barato
Bengala tigro

Okcident-Bengalo, Okcidenta BengalioOkcidenta Bengalujo (bengale: পশ্চিমবঙ্গ; prononcata [poʃtʃim bɔŋɡo], pli-malpli "poŝĉim bongo") estas unu el la subŝtatoj de Barato. Ĝi troviĝas en la oriento de Barato, kaj ĝi limas kun Bangladeŝo. Kune kun Bangladeŝo, ĝi formas la etna-lingvan regionon de Bengalo, kiu estis dividita dum la milito de 1948. En Okcident-Bengalo vivas pli ol 80 milionoj da homoj, kaj ĝi estas la plej dense loĝata regiono de Barato. La ĉefurbo estas Kolkato.

La ekonomio de Okcident-Bengalo baziĝas ĉefe sur agrikulturo. La provinca registaro estas koalicio de du partioj: All India Trinamool Congress kaj la Indian National Congress. Ĝis la elektoj de 2011, la gubernio estis regata de maldekstra koalicio gvidata de la Barata Komunista Partio. Tiu maldekstra partio regis la subŝtaton je 34 jaroj. Tiel ĝi iĝis la plej longdaŭra demokratie elektita komunista partio en la mondo.

La oficiala lingvo de la provinco estas la Bengala, kaj la plej granda religio estas la Hindua, sed tamen estas granda Islama minoritato. La regiono estas konsiderata unu de la plej intelekte viglaj de Barato, sed ankaŭ unu de la plej malriĉaj.

Okcidenta Bengalo havas tropikan klimaton, tio estas tre varma kaj humida somere kaj freŝa vintre. La teritorio estas ĉefe ebena, sed norde estas submontaro de Himalajo. En tiu regiono la distrikto de Darĝiling estas tutmonde fama pro la kultivo de teo. Pri naturo la ŝtato estas fama pro rezervajoj kaj nomigis la Bengala tigro.

La populacio tie loĝanta estas Bengaloj, kiuj loĝas ankaŭ en la ŝtato de Bangladeŝo, najbara pli orienten.

Historio

Tiu mondoregiono estis sub hindua kontrolo ekde la 8-a jarcento ĝis la 13-a jarcento, kiam ĝi venis sub kontrolo de Islamo, kiu disvolvigis ties ekonomion kaj komercon. La unuaj eŭropanoj alvenis dum la 15-a jarcento. La Brita Kompanio de Orientaj Indioj setlis fine de la 18-a jarcento.

Poste la tuta Hindio iĝis kolonio de la Brita Imperio. Tiu atingis sendependon post la Dua Mondmilito, kaj tuj pro kvereloj inter hinduoj kaj islamanoj, la lando estis dividita en du partoj -unu por islamanoj kaj alia por Hinduoj. En 1947 Bengalo, kiu estis ĝis tiam provinco de Hindio, estis dividita en Okcidenta Bengalo (kiel ŝtato de Barato) kaj Orienta Bengalo (tiam regiono de Pakistano, kaj nuntempe sendependa ŝtato nome Bangladeŝo).

Famuloj de Okcidenta Bengalo