Okcidentslavaj lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
  •  Landoj, kies nacia lingvo estas okcidentslava lingvo
  • La okcidentslavaj lingvoj formas subgrupon de la slavaj lingvoj en orientmeza eŭropo. Laŭ la stato de 2012, proksimume 56 milionoj da homoj sume gepatralingve parolas okcidentslavan lingvon.

    Oni povas jene meti la lingvojn en tri grupojn:

    Leĥaj lingvoj

    La leĥaj lingvoj havas nazalajn vokalojn, sed laŭ iom alia disvastigo ol la praslava lingvo.

    Sorabaj lingvoj

    La sorabaj lingvoj staras en siaj trajtoj inter la leĥaj kaj la sudaj okcident-slavaj lingvoj. Kiel la sudgrupaj lingvoj ili anstataŭigis la praslavajn nazalajn vokalojn per nenazaloj jene: ǫ > u, ę > 'e/ě1 resp. 'a2.

    • 1Supra soraba
    • 2Malsupra soraba

    Kaj kiel la leĥaj lingvoj ili ne distingas vortojn per malsama vokalolongeco.

    Suda grupo

    La ĉeĥa kaj slovaka lingvoj anstataŭigis la praslavan g per h, kiel la ukraina, belarusa kaj la supra soraba.